Årsmöteshandlingarna finns nu tillagda som bilaga till posten för årsmötet i Kalendaro, 25 mars.
Om du använder den här sidan godkänner du våra användarvillkor.
Användarvillkoren finns under menyn Kontakt.
Här finns en hel del info om oss och vårt arbete, men om du vill veta annat kan du hoppa vidare med länkarna nedan.
Allt om språket esperanto Samarbeta internt i Diskutejo Internationell kalender
må | ti | on | to | fr | lö | sö |
---|---|---|---|---|---|---|
1
|
3
|
5
| ||||
6
|
7
|
8
|
10
|
12
| ||
13
|
15
|
19
| ||||
29
|
31
|
De la 15-a ĝis la 22-a de julio 2023 en la havenurbo Ventspils en Latvio okazos la 57-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-57).
Baltiaj Esperanto-Tagoj laŭvice okazantaj en Latvio, Estonio kaj Litovio jam ekde 1959 estas la plej signifa Esperanto aranĝo de tiu regiono kaj jam delonge ĝin partoprenas ne nur esperantistoj el tri Baltiaj ŝtatoj kaj apudaj landoj, sed el multaj aliaj Eŭropaj landoj kaj eĉ el aliaj kontinentoj.
Ĉi-jare denove estas vico de Latvio kaj Latvia Esperanto-Asocio elektis Ventspils kiel urbon de BET-57. Ĝi estas unu el la plej prosperaj urboj de Latvio, populara turisma centro kaj ripozloko ĉe Baltia maro. Ventspils estas la sesa plej granda urbo de Latvio (pli ol 37 mil da loĝantoj), situas 188 kilometrojn far de la ĉefurbo Rigo en la nordokcidenta parto de Latvio ĉe la enfluejo de rivero Venta en Baltian maron.
BET-57 funkcios en ejoj de la Teknika Lernejo de Ventspils, partoprenantoj loĝos en la Studenta hotelo de lernejo. Estas planata organizita matenmanĝo kaj tagmanĝo, sed vespermanĝon eblos ĝui en la multnombraj kafejoj kaj restoracioj de la urbo.
La programo de BET tradicie enhavos diversnivelajn Esperanto-kursojn, enkondukan kurson en latvan lingvon, Someran Universitaton, AMO-seminarion, vastan kulturan programon, duontagajn kaj tuttagan ekskursojn, kvizojn, kantojn, dancojn k. a. aranĝojn.
Pli detalan informon pri BET-57 kaj la retan aliĝilon trovu en hejmpaĝo de Latvia Esperanto-Asocio www.esperanto.lv
Bonvenon al la 57-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, bonvenon al Latvio!
Margarita Želve
Prezidantino de Latvia Esperanto-Asocio
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1097
2023-03-03
La Interkultura Novelo-Konkurso (INK) revenas kun la temo La sekreta vivo de miaj najbaroj. La tria eldono de la konkurso estis lanĉita de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kunlabore kun Bobelarto kaj aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La konkurso celas instigi novel-kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj.
Krom la temo La sekreta vivo de miaj najbaroj, du novaĵoj atendas la partoprenantojn en la ĉi jara Interkultura Novelo-Konkurso: nun eblas konkursi per ses lingvoj kaj estas dek monpremioj por gajni.
Krom Esperanto, la itala, la rusa kaj la ukraina kiuj estis akceptitaj en la dua eldono, aldoniĝas ĉi-jare la kataluna kaj la persa. Tamen tradukaĵoj el aliaj lingvoj bonvenas.
Noveloj devas esti neniam antaŭe publikigitaj. La teksto-proponoj devas havi maksimume 2000 vortojn (proksimume 6 paĝojn). Ne estas minimuma longeco. La konkurso permesas uzadon de artefarita intelekto (AI) por kontribui al la verkado, ties uzon oni devas mencii en la sendoformularo. Konkursi eblas per du noveloj.
La ĵurio konsistas el reprezentantoj de diversaj kulturoj. La gajnintoj estos anoncitaj dum la 109-a Universala Kongreso de UEA en 2024. En la komencanta kategorio, la aŭtoroj de la kvin gajnintaj noveloj ricevos premiojn de 500, 400, 300, 200 kaj 100 eŭroj, respektive. En la sperta kategorio, la aŭtoroj de la kvin gajnintaj noveloj ricevos premiojn de 1000, 800, 600, 400 kaj 200 eŭroj, respektive.
La limdato por konkursi estas la 30-a de septembro 2023.
Vidu ĉiujn informojn kaj detalojn pri la konkurso ĉe: bobelarto.ink/konkurso.
Kadre de la dua eldono, kies temo estis Nokta vojaĝo, la Interkultura Novelo-Konkurso ricevis 421 konkursantajn novelojn de partoprenantoj el 39 landoj. La ĵurio aktuale laboras pri la juĝado de la selektitaj noveloj. La gajnintoj estos anoncitaj kaj la novel-rikolto lanĉita dum la venonta 108-a UK, okazonta en Torino (29 julio-5 aŭgusto 2023). Por aliĝi al la kongreso, vizitu: uea.org/kongresoj/alighilo.
Amo, tuso kaj forpaso, la novel-rikolto de la unua eldono de la konkurso estas aĉetebla en la Libroservo de UEA kaj ĉe eldonejo KAVA-PECH.
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1095
2023-03-01
Por la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en 2024, la Estraro de UEA unuanime elektis Tanzanion kiel kongreslandon. La unuan fojon UK okazos en la kontinento Afriko. La gastiga urbo, Aruŝo, estas internacia turisma destino, sed ne nur: ĝi ankaŭ estas grava diplomatia urbo, la sidejo de la Orient-Afrika Komunumo kaj de la Afrika Kortumo de Afrika Unio.
La regiono de Aruŝo loĝigas pli ol 2 milionojn da homoj. Ĝi troviĝas je la orienta branĉo de la Granda Rift-Valo, sub modera klimato. La grandurbo estas proksima al la Nacia Parko Serengeti, la Konservada Areo Ngorongoro, la Nacia Parko Lago Manyara, la Gorĝo Olduvai, la Nacia Parko Tarangire, la Monto Kilimanĝaro kaj la Monto Meru en la Nacia Parko Aruŝo mem.
La Esperanto Asocio de Tanzanio (EATA) invitis kongresi en Aruŝo post multjara laboro de la Afrika Komisiono de UEA, kiu plenumis la taskon kunordigi la landajn asociojn en la kontinento por difini la invitanton de la unua UK en Afriko. La kunlaboro estis multhoma kaj internacia. Per tiu decido ankaŭ la Estraro de UEA plenumas devon de la Asocio, kiu en la pasinta jardeko deklaris la okazigon de UK en Afriko kiel strategian elementon por UEA.
La Asocio nun kunlaboros kun la lokaj aktivuloj por fikisi la datojn, lokan kongresan komitaton, temon kaj aliajn detalojn de la 109-a UK. La kongresejo estos la Aruŝa Internacia Kunveneja Centro, altnivela loko por internaciaj eventoj, kiu jam gastigis eventojn de UN. La Kongresa Fako kaj la Estraro de UEA ankaŭ kunlaboros kun ĉiuj partioj koncernataj de la okazigo de la UK, ĉu de la Esperanto-movado, ĉu de lokaj instancoj en Tanzanio. Jam eblas subteni la 109-an UK-on per donaco al la Fondaĵo Afriko de UEA: uea.org/alighoj/donacoj/afriko.
Indas ankaŭ aliĝi al la 108-a UK okazonta en 2023 en Torino, kiu devos kalkuli je speciala partopreno de tanzanianoj: uk.esperanto.net/2023. La nuna favorpreza aliĝperiodo finiĝas en la 31-a de marto 2023.
BET ĉi-jare en Latvio – interesa!
De la 15-a ĝis la 22-a de julio 2023 en la havenurbo Ventspils en Latvio okazos la 57-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-57). Baltiaj Esperanto-Tagoj laŭvice okazantaj en Latvio, Estonio kaj Litovio jam ekde 1959 estas la plej signifa Esperanto-aranĝo de tiu regiono kaj jam delonge ĝin partoprenas ne nur esperantistoj el la tri Baltiaj ŝtatoj kaj apudaj landoj, sed el multaj aliaj Eŭropaj landoj kaj eĉ el aliaj kontinentoj.
Ĉi-jare estas vico de Latvio kaj Latvia Esperanto-Asocio elektis Ventspils kiel urbon de BET-57. Ĝi estas unu el la plej prosperaj urboj de Latvio, populara turisma centro kaj ripozloko ĉe la balta maro. Ventspils estas la sesa plej granda urbo de Latvio (pli ol 37 mil loĝantoj), situas 188 kilometrojn for de la ĉefurbo Rigo en la nord-okcidenta parto de Latvio. BET-57 funkcios en ejoj de la Teknika Lernejo de Ventspils, partoprenantoj loĝos en la Studenta hotelo de lernejo. La programo de BET enhavos diversnivelajn Esperanto-kursojn, enkondukan kurson en la latvan lingvon, Someran Universitaton, espereble AMO-seminarion kiu jam estas akceptita, vastan kulturan programon, ekskursojn, kvizojn, kantojn, dancojn kaj aliajn aranĝojn.
Pli detalan informon kaj retan aliĝilon trovu en la hejmpaĝo de Latvia Esperanto-Asocio www.esperanto.lv. Bonvenon al BET-57, bonvenon al Latvio!
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1090
2023-01-26
La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 108-a Universala Kongreso, kiu okazos en Torino (de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto), anoncu vin pere de la volontula formularo: mallonge.net/volontuloj2023. Subvencio por ĉeesti la UK-on estas havebla danke al la fondaĵo "Partoprenu UK-on". Pere de ĝi UEA havas la eblon subteni ĉefe la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por subvencio.
Jen la kondiĉoj por kandidatiĝi:
1) Esti preta ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post la UK;
2) Plenigi la formularon (mallonge.net/volontuloj2023) ĝis la LIMDATO: 19.02.2023.
En pasintaj UK-oj volontuloj helpis ĉefe pri fotado, filmado, helpoj en prelegejoj (teknika kaj kunordiga) kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj. En la formularo vi havas la eblon prezenti por kiu(j) tasko(j) vi pli emas helpi.
UEA dankas al ĉiuj pro la intereso pri tiu subteneblo kaj varme invitas donacemulojn al kontribuo al Fondaĵo "Partoprenu UK-on", kiu helpas diversigi kaj demokratiigi nian plej gravan kongreson: uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk.
Krome UEA profitas la okazon por memorigi, ke la 2-a aliĝperiodo de la UK daŭros ĝis la 31-a de marto 2023. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne mistrafu la okazon facile kaj naturamike aliĝi per nia reta aliĝilo kaj helpi disvastigi tiun informon: uea.org/alighoj/uk_alighilo.
UEA, nome de la monda esperantistaro, kore dankas la sindonemon de volontuloj kaj la solidaron kaj malavaron de la donacintoj al la Fondaĵo "Partoprenu UK-on".
Nova filmo de teatro nomata 1910 publikiĝos en JuTubo la 15an de Decembro. La filmo longas je 1 horo kaj 8 minutoj. Informas la kanalo "Exploring Esperanto" en JuTubo (en la angla) ke temas pri altkvalita filmado uzante kvar kameraojn, kaj la redaktado momente okazas.
Eblas legi pri Ĵenja Amis, la aŭtorino de la teatro, ĉe Sezonoj. Pri la bildo: Montrealo: Alena Adler (Mary) kaj Garry Evans (s-ro Mann) en la premiera surscenigo de la teatraĵo “1910”, verkita de Ĵenja Amis (Foto: John Huang)
Tiuj kiuj volas subteni tiun ĉi laboron, kio meritas havi sian nomon en la filmo mem, povas fari tion ĝis la 11an de Decembro. Alikaze vi malfruiĝos. Se vi pretas subteni la filmprojekton, bonvolu viziti Patreon.com por fariĝi patrono de Exploring Esperanto, aŭ pagu per Venmo aŭ PayPal. Vidu la varbfilmeton en Jutubo por lerni pli.
Informas Exploring Esperanto (tradukata de la angla): "Tiu ĉi teatro (kaj ties filmo) estas monumenta atingo arkivigante kaj montrante fascinajn partojn de la Esperanto historio, kaj ankaŭ por amuziĝi homojn per originala rakonto en tiu ĉi lingvo. Ni antaŭvidas kunigi ĝin al la tuta mondo senkoste kaj via donacemo ebligis tion."
La projekto unue turnas sin al parolantoj de la angla. Tamen la ideo povus esti entuziasmiga ankaŭ al ni en Svedio.
Mesaĝo sendita al UN.
Venontan jaron, la 10-an de decembro 2023, la mondo festos la 75-an datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Estas antaŭvidata tutjara kampanjo de Unuiĝintaj Nacioj inter nun kaj tiam, sub la ŝildo “Digno, Libereco kaj Justeco por Ĉiuj!”
Sed jam en la jaro 2022 la Esperanto-movado festas propran 75-jaran homrajtan jubileon: nia organizo, la Universala Esperanto-Asocio, kunveninta, unuafoje post la fino de la Dua Mondmilito, en Berno, Svislando, en 1947, deklaris, ke “la respekto de la homrajtoj estas por ĝia laboro esenca kondiĉo.” Tiel ĝi anticipis la ekvalidiĝon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en 1948 per pli ol unu jaro; kaj tiel, de tiam ĝis hodiaŭ, ĝi subtenas la agadon de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por homaj rajtoj ĝenerale kaj lingvaj rajtoj tute aparte.
La sinteno de UEA koncerne homajn rajtojn, laŭ la rezolucio de 1947, “estas diktata de la ideaj celoj de la Esperanto-movado.” La movado por Esperanto ja rilatas al disvastigo de facile akirebla internacia lingvo por ĉies uzo, sed la idealo malantaŭ tiu movado estas eĉ pli vasta: pacigo kaj kunlaborigo de la homoj je tutmonda skalo.
En la rezolucio de 1947, Universala Esperanto-Asocio deklaris, ke ĝi “rilatas simpatie al ĉiuj movadoj, kiuj sur nepolitika bazo klopodas efektivigi ideojn identajn tute aŭ parte kun la celoj de la Asocio.” Mallonge dirite: UEA laboras kun ĉiuj organizoj kiuj celas antaŭenigi la supremenciitajn “dignon, liberecon kaj justecon por ĉiuj.” Ni invitas ĉiujn tiajn organizojn al kunlaboro por la komuna bono.
Festante la 75-an jubileon de sia formala rekono de la homaj rajtoj, la Asocio alvokas al ĉiuj homoj kaj organizoj de bona volo, ke ili kunlaboru por la realigo de la bazaj homaj rajtoj kaj por ilia plilarĝigo por la prospero kaj daŭripovo de nia planedo.
100-a Germana Esperanto-Kongreso 2023
La Germana Esperanto-Kongreso okazos venontjare en Braunschweig. Ĝi estas la 100-aa, do jubilea kongreso (ankaŭ la 1-a jam okazis en Braunschweig en 1906). kaj havos la ĝeneralan temon "Amikoj tutmonde". Ĉu en via asocio estas iuj kandidatoj kiuj povus oferti kontribuon (prelegon, prezentaĵon, diskuton, ...) al la programo de la kongreso? Ankaŭ interesaj estas kulturaj programeroj (koncertoj, teatro, ...).
Ĉiujn (ĝis nun konatajn) detalojn pri la kongreso vi trovas en nia kongresa retpaĝaro: https://www.esperanto.de/eo/gek2023.
Bedaŭrinde nia buĝeto ne permesas pagi honorariojn kaj vojaĝkostojn al niaj kontribuantoj. Kiel bazon ni ofertas rabaton al la partoprenkostoj de 100 € por unufoja programkontribuo, por pli ampleksaj kontribuoj laŭ interkonsento pli.
|
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1080
2022-12-03
La klopodoj de la eŭropaj esperantistoj, kiuj faris proponojn kaj subtenis tiujn proponojn pri Esperanto la pasintan jaron en la tiel nomata Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo, ne estis vanaj. La Komitato pri Kulturo kaj Edukado de la Eŭropa Parlamento (CULT) ĵus publikigis gravan studon kun la titolo "La aliro al multlingvismo en la komunika politiko de la Eŭropa Unio" (la aŭtoroj estas D-ro Michele Gazzola kaj 5 kolegoj).
La studo taksas la lingvan politikon de Eŭropa Unio surbaze de profunda jura analizo kaj la uzon de la oficialaj lingvoj en 1,5 milionoj da retpaĝoj de 13 EU-instituciaj retejoj, kaj la lingvokapablojn de eŭropaj plenkreskaj loĝantoj. La studo estas elŝutebla ĉe:
http://www.europarl.europa.eu/RegData/etudes/STUD/2022/699648/IPOL_STU(2022)699648_EN.pdf
Ne oficialaj tradukoj en ĉiuj eŭropaj lingvoj estas haveblaj ĉi tie:
http://www.europokune.eu/index.php?article9/multlingvismo-de-europa-unio-en-sia-komunikada-politiko
En la paĝo 76-a la raporto konstatas, ke "Ne ekzistas komuna lingvo en EU parolata je tre bona nivelo (t.e. denaska aŭ scipova) de la plimulto de la loĝantaro" kaj en la paĝoj 84-85 estas emfazata la graveco de la lernado de duaj lingvoj, kaj estas citita kiel ekzemplo la programo "Multilingva Akcelilo", la plej voĉdonita inter la proponoj en la eduka sektoro en la Cifereca Plurlingva Platformo de la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo en 2022. La programo Plurlingva Akcelilo montris signifan kaj rapidan plibonigon de la lingvokapabloj de 8 ĝis 9-jaraj lernejanoj, kiuj akiris tiujn kapablojn unue lernante zorge elektitan, limigitan kvanton de vivanta, logika lingvo kiel Esperanto.
La Komisiono de UEA por Agado en Eŭropo kaj la Eŭropa Esperanto-Unio dankas ĉiujn eŭropajn esperantistojn, kiuj subtenis niajn prponojn por Esperanto kaj aparte doktoron Michele Gazzola, kiu partprenis la redaktadon de la nun aperigita raporto kaj invitas ĉiujn partopreni la estontan kampanjon por utiligi tiun mencion en nia informa laboro.
Om du använder den här sidan godkänner du våra användarvillkor.
Användarvillkoren finns under menyn Kontakt.