Kalendaro-kalender

ti on to fr
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31

Om du använder den här sidan godkänner du våra användarvillkor.

Användarvillkoren finns under menyn Om oss

Kalendaro

07
mar
Redbergsskolan
Datum: 07 mars 2020

22
jun
Karl Gustavsgatan 15
Datum: 22 juni 2020

Tipsa oss gärna

Här lägger vi in allt möjligt som händer inom esperantovärlden, särskilt i Sverige och Norden.

Om du vill tipsa om flera händelser samtidigt

Skicka e-post till kalendaro (a) esperantoforbundet (.) se.

Använd då listan i formuläret för att få med all relevant information!

Namn och e-post för dig som lämnar uppgifterna

Info om arrangemanget

Vem arrangerar?

Ett förbund?
Klubb i

Mer info

Jag är medveten om att jag måste skicka in tips i god tid samt fylla i alla uppgifter för att inte riskera förseningar.

captcha

La EspeReto

Kallelse

Kallelse till årsmöte för Svenska Esperantoförbundet

Årsmötet kommer att hållas den 23 maj 2020 kl 14.00 på Esperanto-Gården i Lesjöfors.

Motioner till årsmötet ska vara styrelsen tillhanda senast 23/3 på adressen eller per post till SEF, Box 2276, 103 17 Stockholm.

Dagordning för årsmötet samt verksamhetsberättelse för 2019 kommer att finnas tillgängliga en månad före årsmötet, dvs den 23/4. Titta på vår hemsida esperantoförbundet.se eller kontakta styrelsen.

För att ge rösträtt på årsmötet ska medlemsavgiften vara betald senast den 23/4. Klubbarnas ombudsfullmakter ska vara styrelsen tillhanda senast samma datum, den 23/4. Se utdrag ur stadgarna nedan.

Den som inte har möjlighet att resa till Lesjöfors för att delta i årsmötet kommer att erbjudas möjlighet att delta via Internet. Kontakta styrelsen på för att få en länk till mötet.

Styrelsen för Svenska Esperantoförbundet

 

9.4 Rösträtt för varje medlem:

Varje medlem som erlagt aktuell medlemsavgift senast en (1) månad före årsmötet och som fyllt sexton (16) år före mötet har en (1) röst vid årsmötet.

Ansluten esperantoförening skall redovisa medlemsavgifter till förbundet senast två (2) veckor före årsmötet.

 

9.5 Rösträtt för ombud för ansluten förening, förutom rösträtten enligt § 9.4:

Varje till förbundet ansluten esperantoförening med minst fem (5) medlemmar äger rätt till årsmötet sända ett ombud för varje påbörjat femtio-(50-)tal medlemmar. Medlemsantalet räknas på antalet redovisade medlemsavgifter den 31 december föregående år. En medlem får inte räknas i mer än en förening. Föreningens ombudsfullmakt skall lämnas till förbundets styrelse senast en (1) månad före årsmötet. Ombudet ska själv vara röstberättigat, och får inte företräda mer än en röst utöver sin egen    


UEA ALVOKAS AL SUBTENO "PARTOPRENU UK-ON": MONTREALO, 2020

Pere de Fondaĵo "Partoprenu UK-on" UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Montrealo, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi.

Kondiĉoj:

1) Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2020;

2) Vi pretas ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post la UK;

3) Vi plenigas la jenan formularon ĝis la 28-a de februaro 2020Formularo

En pasintaj UK-oj la subtenitoj helpis ĉefe pri fotado, filmado, helpoj en prelegejoj kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj. En la formularo vi havas la eblon prezenti por kiu(j) tasko(j) vi pli emas helpi.

UEA dankas al ĉiuj pro la intereso pri tiu subteneblo kaj varme invitas donacemulojn al kontribuo al Fondaĵo "Partoprenu UK-on", kiu helpas diversigi kaj demokratiigi nian plej gravan kongreson. Manierojn mondonaci al tiu celo vi trovas ĉe: https://uea.org/alighoj/donacoj

Krome UEA profitas la okazon por memorigi, ke favorpreza aliĝperiodo 2020 al la UK daŭros ĝis la 31-a de marto 2020. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon facile kaj naturamike aliĝi per nia reta aliĝilo kaj helpi disvastigi tiun informon: https://uea.org/alighoj/uk_alighilo

UEA, nome de la monda esperantistaro, kore dankas la solidaron kaj malavaron de la donacintoj al la Fondaĵo "Partoprenu UK-on".



Ĉiutagaj novaĵoj de la mondo nun en Esperanto

Lau nova afiŝo ĉe Libera Folio 2020-01-29:

En iuj naciaj lingvoj la novaĵa retejo de Vikipedio malviglas aŭ eĉ estis tute fermita, sed en la Esperanta versio de Vikinovaĵoj nun eblas legi freŝajn mondajn novaĵojn ĉiutage. 

La Esperanta versio de Vikinovaĵoj tre vigliĝis lastatampe. Novaĵoj pri mondaj okazaĵoj aperas praktike ĉiukaze, kaj ofte tre rapide. Ankaŭ la lingva nivelo ĝenerale ŝajnas bona, kio ne estas memklara en retejo, kies artikolojn kiu ajn povas krei aŭ redakti.

La retejo Vikinovaĵoj estas administrata kadre de la fondaĵo Vikimedio, kiu estis fondita en 2003 kiel tegmenta organizaĵo de Vikipedio. La anglalingva retejo de Vikinovaĵoj estis kreita en 2004, kaj la versio en Esperanto ekzistas ekde 2010. Dum sia dekjara historio la retejo havis pli kaj malpli viglajn periodojn, sed en 2019 ĝi klare aktiviĝis.

La artikolojn de Vikinovaĵoj evidente eblas legi en la retejo mem, sed ankaŭ en grupo en Facebook, en Twitter, en Telegramo, kaj nun ankaŭ en la dekstra marĝeno de Libera Folio.

Ann-Louise 



Virinaj voĉoj mankas en Esperanta datumaro

Virinaj voĉoj mankas en Esperanta datumaro

de Redakcio

Pli ol ducent homoj jam partoprenas en projekto, kiu strebas instrui al komputiloj, kiel veraj esperantistoj parolas. Nur sep procentoj el ili estas virinoj. La projekto Common Voice helpas krei parolrekonajn sistemojn, sendependajn de grandaj firmaoj.

La nekomerca komputa fondaĵo Mozilla ĵus publikigis novan version de sia datumaro kun pli ol unu gigabajto da registritaj voĉoj en Esperanto. Estas entute 41 horoj da registraĵoj, el kiuj 35 horoj jam estas kontrolitaj kaj aprobitaj de la kunlaborantoj de la projekto.

Estas registritaj la voĉoj de 215 diversaj personoj, el kiuj 70 procentoj indikis ke ili estas viroj, dum 7 procentoj indikis, ke ili estas inoj.

Entute estas registraĵoj en 40 lingvoj. Multaj pli grandaj lingvoj havas malpli da kontribuantoj. Ekzemple estas registritaj nur 99 voĉoj en la sveda (8 procentoj inaj) kaj 51 voĉoj en la slovena (16 procentoj inaj). En la angla aliflanke estas registritaj pli ol 51.000 voĉoj (13 procentoj inaj)

Ni petis Stefan Grotz, unu el la kontribuantoj de la Esperanta sekcio, rakonti pli pri Common Voice.

Libera Folio: Por kio utilas la projekto?

Stefan Grotz: – Por grandaj lingvoj kiel la angla la projekto signifas sendependecon de grandaj firmaoj. Programistoj nun povas krei sendependajn voĉajn aplikaĵojn sen la devo uzi sistemojn de firmaoj kiel Google, Apple aŭ Amazon. Tio pliigas novigon kaj ankaŭ helpos protekti privatajn datumojn.

– Por multaj malgrandaj lingvoj kiel Esperanto la projekto simple estas la unua ŝanco por havi iun ajn parolrekonan sistemon. Havi tian datumaron en Esperanto ebligas multajn projektojn. Mi ekzemple esperas ke en kelkaj jaroj la kurso en Duolingo ankaŭ havos parolrekonan sistemon por trejni la prononcadon. Aliaj lingvoj jam havas tian funkcion.

Kial laŭ vi indus, ke esperantistoj kontribuu?

– Ĉiuj voĉoj estas malsamaj, precipe en Esperantujo. Tial por krei bonfunkcian sistemon uzeblan por ĉiuj oni bezonas tre grandan kvanton da voĉaj datumoj. Tial ni volas akiri voĉojn de ĉiuj seksoj, akĉentoj kaj aĝoj en la datumbazo. Tiel estontaj sistemoj funkcios por ĉiuj.

Kiel oni tion faru?

– En la retejo oni trovas du sekciojn: "Paroli", kie oni povas registri la frazojn, kiuj aperas sur la ekrano, kaj "Aŭskulti", kie oni povas kontribui, reviziante la frazojn registritajn de aliaj uzantoj. Do oni kontrolas, ke la registrita frazo kongruas kun la skribita frazo. Se vi ne ŝatas unuopan frazon, vi ĉiam povas klaki al "ignori", aŭ al "denunci" se ĝi enhavas erarojn.

– Se oni volas fari pli, vi ankaŭ povas helpi traduki la retejon aŭ helpi kolekti novajn frazojn por la projekto. La celo estas unu miliono da frazoj, ni jam havas ĉirkaŭ 110.000 frazojn.

Ĉu oni devas havi aparte bonan prononcon?

– Ni volas kolekti verajn voĉojn de veraj homoj. Ne gravas, ĉu vi havas perfektan prononcon. Ankaŭ la kvalito de via mikrofono ne gravas. Sed diverseco gravas. Helpu nin akiri egalajn kvantojn de ĉiuj seksoj, akĉentoj kaj aĝoj en la datumbazo por eviti subprezentojn. 15 minutoj da voĉo, 225 registraĵoj, de ĉiu persono estus ideala, sed ĉiu donaceto estas utila.

Ĉu multaj esperantistoj jam kontribuis?

– La projekto progresas, do la nombroj daŭre kreskas. La lasta elŝutebla eldono de la datumaro el decembro 2019 enhavas 1 GB da registradoj kun 35 horoj da validigitaj registraĵoj de 215 personoj. 70% de la voĉoj estas vira kaj 7% ina. La ceteraj ne kreis konton. Nun (en januaro 2020) jam 300 personoj donacis 45 horojn. Mi esperas ke ni atingos 100 horojn por la sekvanta eldono de la datumaro en aŭgusto.

Redakcio | 2020-01-20 je 7:50 | Kategorioj: interretomovado | URL: https://www.liberafolio.org/?p=8719


ALIĜU FAVORPREZE AL UK

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 840
2019-12-24


MONTREALO 2020: ALIĜU FAVORPREZE ĜIS LA 31-A DE DECEMBRO!

Restas apenaŭ semajno antaŭ la fino de la plej favorpreza aliĝperiodo al la 105-a UK en Montrealo (1-8 aŭgusto 2020): frua aliĝo povos ŝparigi al vi 50 € aŭ eĉ 100 €! Jam pli ol 400 homoj el 44 landoj aliĝis, kio bele aŭguras sukcesan kongreson!

"Montrealo estas unu el la plej vizitindaj urboj de Nord-Ameriko: ĉefe franclingva urbo en ĉefe anglalingva mondoparto, multaj konsideras ĝin kultura ĉefurbo de Kanado kaj estas unu el la plej allogaj turismaj celoj mondskale, kun pli ol 10 milionoj da vizitantoj ĉiujare" diras Ĵenja Amis, la respondeculo pri komunikado kaj mem montrealano. "Ĝi estas unika kultura kuniĝo de eŭropaj kaj amerikaj influoj, kun profundaj indiĝenaj radikoj - nia kongresa programo reflektos tion en arto, koncertoj, ekskursoj ktp - kaj unika okazo sperti la plej grandan Esperanto-eventon la unuan fojon en Montrealo kaj nur la duan fojon en la orienta marbordo de Nord-Ameriko, 110 jarojn post la fama vizito de Zamenhof al Nord-Ameriko por la 6-a UK en Vaŝingtono. Tute hazarde, nia kongresejo troviĝos ene de 3 minuta marŝo de la hotelo, kie restadis Zamenhof en 1910”, notas Normand Fleury, la estro de la LKK. (Legu pli en la decembra numero de revuo Esperanto kaj en la speciala eldono de La Riverego.)

Montrealo estas ankaŭ la ĉefurbo de festivaloj. Dum la UK, interalie, okazos la 30-a eldono de fama indiĝena festivalo, kun multaj senpagaj koncertoj kaj artprezentaĵoj: jen bela maniero konatiĝi ankaŭ kun kanadaj indiĝenaj kulturoj! Notu ke antaŭ la UK okazos la plej granda internacia humurfestivalo kaj semajnon post la UK okazos la fama fierecparado kaj ke estos du kursaj ebloj antaŭ la UK - du-taga kurseto en Montrealo kaj ankaŭ du-taga kurseto en Kebeko: https://esperanto2020.ca/eo/eventoj-kursoj-cirkau-uk/

La ekskursa programo estos brila: vi havos la unikan okazon viziti Ontarion, kun la fama Niagaraj akvofaloj, unu el la naturaj mirindaĵoj de la mondo, viziti la kanadan ĉefurbon Otavon kaj la plej grandan kanadan urbon Toronton. Ni ankaŭ iros orienten kaj pli profunde konatiĝos kun Kebekio, ĉefe franclingva provinco kun ĝia famega ĉefurbo: belega urbo Kebeko, kiu festis sian 400-jariĝon en 2008 kaj la sola urbo en Nord-Ameriko norde de Meksiko kun urbaj muregoj. Kaj, jen bona novaĵo por tiuj, por kiuj malfacilas elekti - vi ne devas elekti inter la du ekskursoj: vi povos fari ambaŭ vojaĝojn, ĉar la sama itinero estos havebla kaj kiel antaŭkongreso kaj kiel postkongreso! Notu ke la sama ekskurso estos havebla en malpli kosta “junulara” versio, sed kun la sama enhavo. Ĉiuj detaloj estos haveblaj baldaŭ en la Dua Bulteno, sed la antaŭgusto haveblas en la januara numero de la Revuo Esperanto.


Aliĝu nun (https://uea.org/kongresoj/alighilo), vizitu la retejon de la LKK por ĉiuj informoj (https://esperanto2020.ca), sekvu novaĵojn en Fejsbuko.



Årsmöte och trivselhelg

KALLELSE till Esperanto-Gårdens kooperativets ajournerade ordinarie årsmöte.
När…   Söndagen den 5 januari 2020     Tid… klockan 10.00     Var...  Esperanto-Gården i Lesjöfors

Sedvanliga års möteshandlingar finns tillgängliga på E-G fr 27.12-2019.

OBS förutom de vanliga årsmötesärendena kommer flera viktiga frågor att tas upp ex.vis flera stadgeändringar:
bl.a ändring till kalenderår, vilket innebär att pågående verksamhetsår: från 01.07.2019 förlängs till 31.12.2020.
Eventuell ändring av andelsbelopp samt andra ändringar som lördagens (4.1-2020) medlemsmöte; som böjar efter frukost 8.30 önskar få in i dagordningen för årsmötet

Du som enskild direktmedlem, (med rösträtt) eller medlem i någon esperantoorg. (har yttrande och förslagsrätt), Alla är  hjärtligt välkommen till trivselhelgen 27.12-19<>06.01-2020.
 
Program fredag underhållnig+mat.
Lördag diskussion: stadgeändringar – verksamhetsplaner: ”vårvecka (1a majveckan) – sommarkurs – skollovsaktiviteter…   samt – vad kan göras för att synliggöra Esperanto – möjligheternas språk? Behövs alla dessa små eo-org i Sverige – Norden? Kan ett nordiskt samarbetsprojekt utveckla esperanto och bli ett föredöme för Esperantomondo?
Söndag – årsmöte, trevliga utvecklingssamtal och samvaro, liksom måndag. För de som stannar till ex.vis tisdag.

Välkommen till en trivselhelg med esperantoteman. E-G styrelse

Anmäl gärna ditt deltagande på telefon med SMS eller tal 0707675455  eller maila

RESEFÖRSLAG VARDAGAR Värmlandstrafiken (relustkort ger rabatt kolla på värmlandstrafiken)
från-via Karlstad   till Lesjöfors (restd 2 tim) avg >12.50, 14.50, 15,50 och 16.50….
 senare förb.till Filipstad 17.50, 19.50 och 21.50 (rest. 65 min) till Hagfors 23.25 (rest. 1T 40 min) hämtning m bil.

från-via Kristinehamn  till Lesjöfors (avg<>ank) 08.10<>10.01, 12.10<>14.26, 15.10<>17.01, 16.10<>17.41.
senare förbindelse till Filipstad 18.10<>19.05,   20.10<>21.05,   22.10<>23.05

Sök tågresor från din hemort till Karlstad eller Kristinehamn med anslutning till E-G enligt ovan…

från Filipstad bussterminal avg buss till Lesjöfors (restid 31 min), 04.50, 06.30, 09.30 13.55,  16.30,  17.10, 18.10.
 
Kommer du från Stockholmsregionen med buss kan Karlskoga vara ett alternativ…  (vissa riks-bussar stannar inte i Kristineham utan man måste åka via Karlstad = förlängd resid och högre pris).

Karlskoga<>Filipstad med byte i Kristinehamn… 11.35<>13.05,  14.35<>16.05,  15.35<>17.05,  17.35<>19.05,  19.35<>21.05,   21.35<>23.05
 
Från Lesjöfors, hpl E-G Skolgatan avgår bussar  <> ank. Kristinehamn resecentrum
ibland med väntetid i Filipstad: 05.21<>07.00,    07.01<>09.00,   10.01<>12.00,  14.26<>16.00,   18.41<>22.00

Från Lesjöfors, hpl E-G Skolgatan avgår bussar  <> ank. Karlstad busstation – centralstation + två minuter
ibland med väntetid i Filipstad:    05.21<> 07.10- c 07.01<>10.10-c 10.01<>12.10-c           14.26<>16.10-c     17.41<>20.10-c       18.41<> 22.10-c          

Skoltid går att åka via Hällefors resecentrum  Värmlandstrafik <> byte Riksväg 63 i Persberg 40 meter promenad  
H-fors> ank-F-pstad avg>  ank EG           EG>    ank.F-stad  avg>    ank Hfors.resec     Buss Örebro-Hällefors
08.35 >  09.10….09.30>     10.01 07.01>  07.50….08.00>  08.35       Tåg i Bergslagen <> Borlänge-      
13.10 >  13.50….13.55>     14.26 10.01>  10.40….12.35>    13.10                     Kopparberg-Hä-fors-Kristine-
H-fors> ank-Persb.>          ank EG 14.26>  15.05….16.05>    16.40      hamn<>laxå-skövde-göteborg
16.40 >  17.00….17.15>     17.41    Ingen trafik 15 juni<>16 augusti 2020

Värmlandstrafiks tidtabell från 15 dec 2019 >>>>>   SJ priser är som de är ex.vis res från EG vardagar 05.20 till Kristinehamn – ta tåget till Malmö  (via Katrineholm!) dagens pris  för 7/1-2020 vuxen 365,- pensionär 328,-  res den 8 jan pensionär 293,-  + värmlandstrafikbiljett max 130,- till kristinehamn.
En resväg från Götet är till Säffle, Åmål, Gullspång med västtrafik – varifrån värmlandstrafikens maxpris på vilket finns rabatt att hämta…. Välj rätt väg i resedjungeln De stora knutpunkterna är Karlstad o Kristinehamn… Amike  Lennart Svensson


E-kurso por verkemuloj - gvidota vive, en Interreto

E-kurso de la Jagelona Universitato por verkantoj de artikoloj, blogoj, por tiuj, kiuj aspiras beletran verkadon aŭ simple, pli bonan skribadon en Esperanto. La skribaj aktivaĵoj ampleksos leksikon, gramatikon kun speciala atento al sintakso, zorgan laboron pri stilo. La programo respektos la individuan stilon de la partoprenantoj, okazos laboro pri ties disvolvado, krome, lernado per la stilo de modelaj verkintoj de la E-literaturo. Parto de la kurso estos dediĉita al plibonigado de la parolkapablo - dezirantoj povos elekti tiun eblon.

 

5-monata kurso (decembro 2019- aprilo 2020), kun lecionoj okazantaj 1-foje semajne.

Niveloj: B2-C1 (meza kaj supera). 

La lernado okazos en Interreto, vive. La studanto partoprenas ĝin, estante en sia hejmo. Ĉiusemajne oni renkontas en la studgrupo esperantistojn el pluraj landoj. 

La kurson gvidos sperta universitata instruistino, Maria Majerczak. 

 

La oficialaj konfirmiloj pri la partopreno enhavas krom la konfirmo kaj blazono de la universitato, la markon de la internacia EAQUALS-kvalito de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato, kio plialtigas ilian internacian prestiĝon.

 

La diversajn internaciajn kursojn de la Jagelona Universitato finis multaj esperantistoj el 5 kontinentoj. Parto de la studantaro partoprenis plurajn kursojn.

 

Limdato por aliĝi:  30 novembro 2019 (aŭ poste, laŭ disponeblaj lokoj).

Pli da informoj pri la kurso: https://docs.google.com/document/d/1JvimMeNl-nc3VJhi44f6NjbzDuaZvepiVRl0BYdEW5c/preview

 

Se, studinte ĉiujn informojn en la ĉi-supre indikita retpaĝo, vi decidis ALIĜI, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl(ĉe)gmail(punkto)com (ni publikigas la adreson de la kursoj en tia kontraŭ-spama formo).

 

Kore invitas vin 

Maria Majerczak

Gvidantino de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato   



Ĉu ekzistas kolekto de mencioj de Esperanto en libr

Är det någon som har tid och lust att bidra med informationer om t ex "Populärmusik från Vittula" av Mikael Niemi och "mormor tackar och säger adjö" av Fredrik Backman. Det finns kanske fler?

Ann-Louise

de: Lu Wunsch-Rolshoven  

Mi ĵus kreis paĝon en vikipedio kun la ĝisnunaj informoj kolektitaj ĉi tie.
Mi decidis nomi la paĝon

Esperanto en nacilingvaj tekstoj

Do tie povos kolektiĝi ne nur beletraj mencioj, sed ankaŭ en fakaj tekstoj, en artikoloj, radio, televido ktp. (Ŝajnas ke mi havas jam iom da trovaĵoj por tia kolekto :) )
https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto_en_nacilingvaj_tekstoj

Amike

Lu



Filmo-konkurso

Vi faras videon, ni donas 100 eŭrojn kaj premion ĝis 500 eŭroj

 Antaŭnelonge UEA anoncis filmo-konkurson “Mia Asocio, Mia Urbo”, por diskonigi Esperanto-asociojn kaj lokajn kulturaĵojn. UEA decidas disdoni 100 eŭrojn kiel subvencion por ĉiu el la unuaj ricevitaj 10 filmoj, kaj ĉiuj filmoj kolektitaj havas ŝancon gajni premiojn. 

Por partopreni en la konkurso necesas sendi mallongan (2- ĝis 10-minutan) filmon kun subtekstoj pri sia Esperanto-asocio kaj pri la kulturaĵoj de sia urbo. Necesas sendi ankaŭ artikolon kun informoj pri la asocio kaj la urbaj kulturaĵoj kun ilustraj bildoj aŭ fotoj, ĝis la 15-a de decembro. La tri plej bonaj filmoj ricevos tre interesajn premiojn:

1. Senpagan aliĝon al la Universala Kongreso en Montrealo, kie oni prezentos la premiotajn filmojn (aŭ repagon de la aliĝkotizo, se tiu jam estis pagita);

2. Loĝadon en hotelo dum la daŭro de la kongreso;

3. Partan repagon (ĝis 500 eŭrojn) de la vojaĝo. La premioto, kiu ne povos ĉeesti la kongreson, rajtos alimaniere uzi la premian sumon.

Bonvolu vidi la Gazetaran Komunikon de UEA por la detala regularo de la konkurso: uea.org/gk/822a1, kaj spekti la modelajn filmojn faritajn de ĈRI ĉe

http://esperanto.cri.cn/other/city/index.html

UEA sugestas, ke vi filmu la urbojn, kie okazis/okazos naciaj aŭ internaciaj kongresoj, kunvenoj, seminarioj, renkontiĝoj aŭaliaj interesaj eventoj.

Kontakto: S-ino Selena <> kaj Trezoro Huang Yinbao <> 



Internacia Tago por Toleremo

Jen mesagho de UEA okaze de la Internacia Tago de Toleremo (16 novembro). Bonvolu cirkuligi ghin lau via povo kaj bontrovo – ekzemple al gazetaro, naciaj UN-asocioj, sociaj medioj, ktp. Dankon!

 

Humphrey Tonkin

President & University Professor of the Humanities, Emeritus


MALNETO

 

Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago por Toleremo, 16 novembro 2019

 

En epoko kiam la mondo alfrontas defiojn pli grandajn ol iam ajn antaŭe, kaj kiam demandoj kiel ekzemple klimatŝanĝiĝo kaj nuklea milito prezentas ekzistominacojn ne nur al la homaro sed eĉ al la planedo, toleremo estas hodiaŭ pli grava ol iam en pasinteco.  Nur per transpontado de niaj diferencoj ni povos kontraŭstari la problemojn kiuj ĉirkaŭas nin.  Sed, bedaŭrinde, ne ekzistas lando en la mondo kiu ne spertas maltoleremon en unu formo aŭ alia – pri raso, religio, genro kaj multaj aliaj diferencoj, kiuj devus fortigi nin per diverseco, sed tro ofte rolas por malfortigi nian decidemon kaj dislogi nin for de la esencaj defioj kiuj ĉirkaŭas nin. En multaj landoj kreskas politika ekstremismo, kaj malamo anstataŭas komprenon. Neniam internacia kunlaboro pligravis, ol ĝi gravas hodiaŭ.

 

Fundamenta al tiuj diferencoj estas la diferenco de lingvo. Se ni ne povas interkompreniĝi, ni ne povas kunlabori; se ni ne povas interkompreniĝi, ni emas plej malbone imagi pri tiuj kiuj estas malsamaj al ni. Okaze de tiu ĉi Internacia Tago por Toleremo, Universala Esperanto-Asocio apelacias al internaciaj organizaĵoj kiel Unuiĝintaj Nacioj, al registaroj tra la mondo, kaj al ĉiuj homoj de bona volo, ke ili laboru por serĉi signifoplenan dialogon, ke ili flankenmetu siajn diferencojn, kaj ke ili kunlaboru en spirito de toleremo por alfronti la defiojn kiuj jam kontraŭstaras nin ĉiujn. Ni promesas nian kunlaboron en tiu klopodado.



Please publish modules in offcanvas position.