Panelo KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?, kun Margaret Zaleski-Zamenhof kaj aliaj, la 13-an de marto, 15h00 UTC
| 16:04 (för 8 minuter sedan) | ![]() ![]() | ||
|
Okaze de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), UEAviva – la kanalo de
UEA ĉe YouTube – elsendos la 13-an de marto je 15h00 UTC la panelon
“KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?”. Dum la panelo la esperantistoj kaj
sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri
Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda socio, de
la scienca kaj persona vidpunkto. Nicola Ruggiero, sekretario de INK,
prezentos la konkurson, ĝian prezidanton François Lorrain kaj ĝiajn
ĵurianojn, kaj respondos al la demandoj de la spektantoj. Paulo Sergio
Viana legos novelon, kiu havas la pandemion kiel temon. Chelsea Moses
kaj Marisol Soriano partoprenos la panelon kiel esperantistoj, kiuj
lernis la lingvon dum la lasta jaro pro la socia izoliĝo. Oni povos
spekti la panelon per UEAviva https://youtu.be/j4Y-Yjpb0p0 aŭ rekte per
Zoom https://us02web.zoom.us/j/82400415623 (pasvorto: “la nomo de nia
komuna lingvo per minuskloj”).
https://www.akademio-literatura.org/arkivoj/1096
--
Akademio Literatura de Esperanto
www.akademio-literatura.org