Kalendaro-kalender

Kalendaro

25
maj
Soiles Kvarterslokal
-
Stockholm
Datum: 25 maj 2018
PRINTEMPA FESTO / VÅRFESTvendrede je 18.00 enkvartala ejo de Soile, Ringvägen 76, teretaĝo,enirejo de malantaŭa flanko de la domo. Printempa Festo okazos en vendredo 25, majo en Ringvägen 76,

27
maj
Linnes Hammarby
-
Uppsala
Datum: 27 maj 2018
La Esperanto-societo de Upsalo ekskursos al Linnés Hammarby dimancon la 27-an de majo. Tiuj kiuj volas

09
jun
ĝardeno de Ättekullagatan
-
Helsingborg
Datum: 09 juni 2018
La 9-an de junio je la 15-a horo ni invitas ĉiujn esperantistojn en la regiono al ”rostofesto” en la ĝardeno de Ättekullagatan 16 en Helsingborg. Ni funkciigos la rostilon kaj preparos kafon. Vi

13
jun
Fjällgatans kaffestuga
-
Stockholm
Datum: 13 juni 2018
FJÄLLGATANS KAFFESTUGA,Fogelströmsterassen, Södermalm

27
jun
Kafejo Lyran
-
Skärholmen
Datum: 27 juni 2018
Kafejo LYRAN, Mälarhöjden.Renkonti ĝo en T-Bredäng 12.15 por komuna promenado al Lyran.

11
jul
Cafe Skanskvarn
-
Årsta
Datum: 11 juli 2018
en SKANSKVARN proksime al T-Gullmarsplan

25
jul
Erstaterassen
-
Stockholm
Datum: 25 juli 2018
ERSTATERRASSEN, Erstagatan 1.

28
jul
Lissabon, Portugal
Datum: 28 juli 2018
Universala Kongreso en Lisbono, Portugalio, temo, Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun? Världsesperantokongress i Lissabon,

08
aug
Cafe Fåfängan
-
Stockholm
Datum: 08 augusti 2018
FÅFÄNGAN. Buso 53 al Danvikstull.

18
aug
Tombejo de Pålsjö
-
Helsingborg
Datum: 18 augusti 2018
La 18-an de augusto vizito al la tombo de G.H. Backman. Ni kolektiĝos je la 11-a horo ĉe la enirejo de la tombejo de Pålsjö, norde de Helsingborg. Post la vizito ni promenos al la Paviliono de

Tipsa oss gärna

Här lägger vi in allt möjligt som händer inom esperantovärlden, särskilt i Sverige och Norden.

Om du vill tipsa om flera händelser samtidigt

Skicka e-post till kalendaro (a) esperantosverige (.) se.

Använd då listan i formuläret för att få med all relevant information!

Namn och e-post för dig som lämnar uppgifterna

Info om arrangemanget

Vem arrangerar?

Ett förbund?
Klubb i

Mer info

Jag är medveten om att jag måste skicka in tips i god tid samt fylla i alla uppgifter för att inte riskera förseningar.

Amikumu iĝas socia reto


Redakcio posted: "La nova versio de la poŝtelefona aplikaĵo Amikumu ebligas afiŝadon de mesaĝoj videblaj al la cent plej proksimaj parolantoj de elektita lingvo. Tio estas la unua paŝo en evoluo, kiu celas ke Amikumu iĝu novspeca socia reto. La poŝtelefona aplikaĵo "
 
   

Amikumu iĝas socia reto

de Redakcio

La nova versio de la poŝtelefona aplikaĵo Amikumu ebligas afiŝadon de mesaĝoj videblaj al la cent plej proksimaj parolantoj de elektita lingvo. Tio estas la unua paŝo en evoluo, kiu celas ke Amikumu iĝu novspeca socia reto.

"La fluo" estas nova panelo en Amikumu. Tie eblas vidi mesaĝojn de la plej proksimaj samlingvanoj.

La poŝtelefona aplikaĵo Amikumu estis lanĉita antaŭ malpli ol unu jaro, kaj ĝi rapide iĝis populara inter retumemaj esperantistoj kiuj volas trovi proksimajn samlingvajnojn.

Post la apero da alilingvaj versioj ankaŭ neesperantistaj lingvemuloj ekuzis ĝin. Ĝi estis prezentita en aranĝoj por poliglotoj, kaj nun la angla jam estas la plej parolata lingvo inter Amikumanoj.

Se ne kalkuli la denaskulojn, Esperanto laŭ la statistiko de Amikumu daŭre restas la plej populara lingvo: la angla havas proksimume 5.200 negepatralingvajn parolantojn en Amikumu, dum Esperanto havas preskaŭ 7.700. Tamen pli ol duono el la parolantoj de Esperanto en Amikumu taksas sin komencantoj.

La nova versio de Amikumu, kiu ĵus aperis por Android-telefonoj, kaj baldaŭ aperos por iPhone, enkondukas gravan plibonigon. Pli frue eblis per Amikumu trovi proksimajn parolantojn de dezirataj lingvoj kaj rekte komuniki kun ili, sed nun eblas krome afiŝi mesaĝojn, kiuj iĝas videblaj al la cent plej proksimaj parolantoj de elektita lingvo.

La suma kvanto de uzantoj de Amikumu nun estas iom pli ol 10.000. Tio signifas, ke multaj el la cent plej proksimaj aktivaj parolantoj de Esperanto nun povas troviĝi eĉ sur la alia flanko de la terglobo.

Tamen, se la kvanto de uzantoj kreskos, la mesaĝoj en la "fluo" ne plu atingos la tutan terglobon. Jam nun ekzemple dum grandaj Esperanto-aranĝoj, kie troviĝas multaj uzantoj de Amikumu, mesaĝoj supozeble ĉefe atingos homojn en la kongresurbo kaj ĝia proksimeco. Tiel eblos ekzemple anonci pri okazaĵoj aŭ interkonsenti pri grupa renkontiĝo.

La "fluo" estas unua el pluraj novaj ecoj de Amikumu, kiuj igos ĝin pli simila al sociaj aplikaĵoj. Ĝi tamen ne strebas konkurenci ekzemple kun Facebook aŭ Twitter, sed proponos ion tute novan, diras Richard Delamore, la ĉefa afergvida oficisto de Amikumu:

– Neniu alia socia apo funkcias surbaze de proksimeco kaj lingvo. La kerno de Amikumu estas lingvoj kaj proksimeco. Poste, oni povas trovi iun ajn surbaze de intereso, lingvo kaj proksimeco. Necesos pli ol 6 monatoj por ebligi ĉiujn sociajn funkciojn, sed ĉiumonate, ni intencas publikigi novan funkcion por plibonigi la sperton por niaj uzantoj. La fluo estas la unua ŝtupo tiudirekte.

Kiu estos la sekva nova funkcio?

– Komentado. Multaj volas la eblon facile prikomenti la afiŝon de aliaj.



Ann-Louise Åkerlund

Skriven av : Ann-Louise Åkerlund

Please publish modules in offcanvas position.