La tuta agado en la kadro de la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo, ne estis senutila. Ĝiaj rezultoj estas menciataj en raporto de la Eŭropa Parlamento, kiu menicas Esperanton kiel lingvon vivantan kaj logikan. Ni ĉiuj ŝuldas dankojn pro tio al Michele Gazzola, kiu estas unu el la verkintoj de la raporto. Legu lian mesaĝon.
Amike
Renato Corsetti
Estimataj
Mi ĝojas anonci la publikigon de nova studo por la Eŭropa Parlamento pri la temo de plurlingveco, kiu pozitive mencias Esperanton. Mi mem estas unu el la aŭtoroj de la studo.
Titolo: La aliro de la Eŭropa Unio al plurlingvismo en sia propra komunika politiko
Resumo : Ĉi tiu studo taksas la aliron de EU al plurlingveco en sia komunika politiko. Noviga aliro de miksaj metodoj estas uzata por esplori kongruecon al multlingvecaj devoj kaj la lingvaj reĝimoj kaj praktikoj de EU-institucioj, organoj kaj agentejoj, precipe en EU-retejoj. La agordo kun la lingvaj kapabloj de EU27-loĝantoj ankaŭ estas esplorita. Politikrekomendoj estas disponigitaj por plibonigi la travideblecon kaj alireblecon de EU-komunika politiko konsiderante realigeblolimojn.
Aŭtoroj : D-ro Carlos MENDEZ, D-ro Michele GAZZOLA, Prof. Laure CLEMENT-WILZ, D-ro Vasiliki TRIGA, D-ro Fernando MENDEZ, D-ro Costas DJOUVAS, Antonis CHARAMBOULOS, Prof-o John BACHTLER
Tiu estas oficiala dokumento publikigita de la Eŭropa Parlamento kiun Esperantistoj povas uzi por informado
Kore
Michele