BET ĉi-jare en Latvio – interesa!
De la 15-a ĝis la 22-a de julio 2023 en la havenurbo Ventspils en Latvio okazos la 57-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-57). Baltiaj Esperanto-Tagoj laŭvice okazantaj en Latvio, Estonio kaj Litovio jam ekde 1959 estas la plej signifa Esperanto-aranĝo de tiu regiono kaj jam delonge ĝin partoprenas ne nur esperantistoj el la tri Baltiaj ŝtatoj kaj apudaj landoj, sed el multaj aliaj Eŭropaj landoj kaj eĉ el aliaj kontinentoj.
Ĉi-jare estas vico de Latvio kaj Latvia Esperanto-Asocio elektis Ventspils kiel urbon de BET-57. Ĝi estas unu el la plej prosperaj urboj de Latvio, populara turisma centro kaj ripozloko ĉe la balta maro. Ventspils estas la sesa plej granda urbo de Latvio (pli ol 37 mil loĝantoj), situas 188 kilometrojn for de la ĉefurbo Rigo en la nord-okcidenta parto de Latvio. BET-57 funkcios en ejoj de la Teknika Lernejo de Ventspils, partoprenantoj loĝos en la Studenta hotelo de lernejo. La programo de BET enhavos diversnivelajn Esperanto-kursojn, enkondukan kurson en la latvan lingvon, Someran Universitaton, espereble AMO-seminarion kiu jam estas akceptita, vastan kulturan programon, ekskursojn, kvizojn, kantojn, dancojn kaj aliajn aranĝojn.
Pli detalan informon kaj retan aliĝilon trovu en la hejmpaĝo de Latvia Esperanto-Asocio www.esperanto.lv. Bonvenon al BET-57, bonvenon al Latvio!