Kalendaro-kalender

Kalendaro

21
okt
Klubejo
-
Malmö
Datum: 21 oktober 2018
Introduktionskurs i esperanto, se flygblad

24
okt
Skype
Datum: 24 oktober 2018
Por junuloj (aĝo 12- 30). Ĉifoje ni ludos kvizon. Sendu amikpeton al antoniamontaro ĉe Skype.

06
nov
Klubejo
-
Malmö
Datum: 06 november 2018
Ordinara kunsido Aleksander Melnikov, Rusio, "Mi serĉis novon kaj diverson..." - miaj (fi)aventuroj en la mondo dum E-vojaĝoj Föredraget föregås av ordinarie novembermöte. Plats: föreningslokalen,

07
nov
Skype
Datum: 07 november 2018
Ordinarie möte

10
nov
Redbergsskolan
Datum: 10 november 2018
Esperantolördag kl 11-14 i lokalerna hos Vuxenskolan i Redbergsskolan vid Redbergsplatsen, Örngatan 6.

11
nov
Datum: 11 november 2018
Lingva du ŝo (diman ĉo dumtage) - pli da informon venos

25
nov
Klubejo
Datum: 25 november 2018
Aŭkcio, pli da informon venos Plats: föreningslokalen, Kronetorpsg 94. För mer information e-posta till eller sms-a till 073-971 80 78. Delta i föreningens aktiviteter! Med

01
dec
Redbergsskolan
Datum: 01 december 2018
Esperantolördag kl 11-14 i lokalerna hos Vuxenskolan i Redbergsskolan vid Redbergsplatsen, Örngatan 6.

08
dec
Gösta Andrées gata 1, Torslanda
Datum: 08 december 2018
Julfest hos styrelseledamoten Helfrid Karlsson. Mer information kommer.

Tipsa oss gärna

Här lägger vi in allt möjligt som händer inom esperantovärlden, särskilt i Sverige och Norden.

Om du vill tipsa om flera händelser samtidigt

Skicka e-post till kalendaro (a) esperantosverige (.) se.

Använd då listan i formuläret för att få med all relevant information!

Namn och e-post för dig som lämnar uppgifterna

Info om arrangemanget

Vem arrangerar?

Ett förbund?
Klubb i

Mer info

Jag är medveten om att jag måste skicka in tips i god tid samt fylla i alla uppgifter för att inte riskera förseningar.

Vikipedio en Esperanto atingas sian 250-milan artikolon

=================================================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 757
2018-09-20
=================================================================

La 18-an de Septembro 2018 Vikipedio en Esperanto atingis sian 250-milan artikolon. La koncerna artikolo estas "Livaie", pri komunumo en Francio, kaj verkis ghin kontribuanto Dominik. Legu ghin che https://eo.wikipedia.org/wiki/Livaie.

La Esperanto-lingvan version de Vikipedio fondis Chuck Smith la 6-an de novembro 2001. Kun la helpo de Jerry Muelver kaj Stefano Kalb, li publikigis la unuan version la 2-an de januaro 2002, kun pli ol 300 paghoj.

La artikoloj estas libere redakteblaj kaj lastatempe pli ol 300 uzantoj redaktas Vikipedion en Esperanto chiumonate. La volontuloj de Vikipedio daure aldonas novajn artikolojn kaj samtempe pligrandigas kaj plikvalitigas jam ekzistantajn. En la enciklopedio estas krom teksto ankau fotoj, videoj, sonajhoj kaj ech 3D-objektoj. La tuta projekto estas ebla nur danke al tuja kunlabora reviziado per interreto -- kaj multaj volontuloj.

La Esperanta Vikipedio tenas la 32-an pozicion inter Vikipedioj lau nombro de artikoloj. Proksimaj estas la euska (45 mil pli), la bulgara (5 mil malpli) kaj rapide proksimighas la armena. Sed kvanto de artikoloj ne estas chio -- gravas ankau kvalito de ili. Konsiderante kvaliton de la 1 000 plej gravaj artikoloj, la Esperanta Vikipedio estas en tre bela 16-a loko. En la tutmonda Vikimedia movado ghi estas pozitive taksata, char ghi fondighis tre frue, kunigas signifan komunumon kaj ech estas oficiale reprezentata de la organizo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo).

Vikipedio ebligas aliron al artikoloj pri plej diversaj temoj kutimaj en enciklopedio, el chiuj fakoj, sed por la Esperanto-komunumo ghi havas kroman valoron, nome registri artikolojn pri Esperanto-aktivajhoj kaj iniciatoj, kun fotoj kaj ilustrajhoj pri multaj faktoj kaj homoj, kiuj konsistigis la evoluon de nia lingvo laulonge de pli ol 130 jaroj. La artikoloj de Enciklopedio de Esperanto (1934) estis enretigitaj kaj (ankau) vi povas daure grandigi kaj plibonigi ilin. Specife utila ghi estas por fakaj asocioj, kiuj per ghi povas facile disvastigi informojn de sia fako.

Dum multaj jaroj de sia ekzisto Vikipedia medio multe shanghighis. Komence redaktado okazis per speciala kodo, ne tre malfacila, sed neintuicia por netehhnikemuloj. Nuntempe vi povas redakti kaj formatigi tekston simile kiel en retposhto. Aldone, progresaj tehhnikaj iloj nun faras plurajn monotonajn laborojn, do vi povas fokusighi pri la vera kerno -- bonkvalita teksto. Ech, chiam pli da homoj faras simplajn redaktojn (ekz. korektado de mistajpoj) per poshtelefona aplikajho. Por helpi al Vikipedio, komencu per https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Bonvenon_al_Vikipedio.

Char Vikipedio estas utila al la Esperanta komunumo, pluraj organizoj jam helpis kaj plu helpas ghin. Inter ili estas UEA, TEJO, E@I kaj novfondita Esperanto kaj Libera Scio, specife fokusighanta pri Vikimedia agado. Sen tiuj organizoj Vikipedio ne estus tiom bunta, kiom ghi estas nun.

Statistikajhojn pri chiuj pli ol 200 versioj de Vikipedio oni trovas che https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_Wikipedias#Detailed_list, dum specifaj pri la Esperanto-versio trovighas che https://eo.wikipedia.org/wiki/Specialajho:Statistikoj.

UEA kaj ELiSo varme gratulas -- kaj kore dankas -- tiom da aktivuloj, kiuj praktike anonime, sed plenanime kaj volontule laboras por libera scio en Esperanto.

* * * * *


Ann-Louise Åkerlund

Skriven av : Ann-Louise Åkerlund

Please publish modules in offcanvas position.