Esperanto estas sukceso ĉe Duolingo!
Nuntempe 780 mil homoj aktive lernas Esperanton per Duolingo, sed
ekzistas potencialo por multaj aliaj, ĉar Duolingo estas la plej
granda virtuala lingvo-instruilo en la mondo, kun 300 milionoj da
lernantoj.
UEA iĝis partnero de Duolingo por enkonduki lernantojn de Duolingo
al la loka movado. Ĉiu esperantisto povas iĝi Duolingo-ambasadoro
kaj krei eventojn en tiu platformo. Kiam lernanto de via regiono
atingas la finon de leciono, tiu vidos Duolingo-reklamon invitante
al via evento. En la mondo nun ekzistas 790 Duolingvo-grupoj, el
tiuj 95 (12%) en Esperanto.
Lernu kiel partopreni: http://www.gazetaro.org/duolingo
Se via grupo jam estas en Duolingo, bonvolu indiki al ni ĝian adreson.
dankon
Rodrigo Tavares - kunordiganto de UEA pri esperantaj eventoj en
Duolingo
Emilio Cid - Estrarano de UEA pri informado