Kalendaro-kalender

Våra användarvillkor finns under menyn Om oss

Anmälan till kongress inklusive årsmöte sker här.

Anmälan endast till årsmötet sker här.

Kalendaro

06
apr
Redbergsskolan
Datum: 06 april 2019

06
apr
Redbergsskolan
Datum: 06 april 2019

13
apr
Kronetorpsgatan 94 Malmö
-
Malmö
Datum: 13 april 2019
Per-Olov Johansson rakontos pri La balta ekspozicio 1914. Antaŭmendo necesa.

25
apr
NBV, Åbygatan 2, Norrköping
Datum: 25 april 2019
Martin Häggström rakontos kaj montros bildojn pri vizito al Kipro

04
maj
Redbergsskolan
Datum: 04 maj 2019

04
maj
Redbergsskolan
Datum: 04 maj 2019

08
maj
Kronetorpsgatan 94 Malmö
-
Malmö
Datum: 08 maj 2019
Programo decidota

31
maj
Hjorthagens medborgarhus, Stockholm
Datum: 31 maj 2019

01
jun
Hjorthagens medborgarhus, Stockholm
Datum: 01 juni 2019
Årsmötet är gratis för alla medlemmar. Läs mer här!

06
jun
Ättekullagatan 16, Helsingborg
Datum: 06 juni 2019
Grillträff där var och en tar med mat o dryck./Renkontiĝo ,ĉiuj mem kunportas ion por manĝi k trinki

13
jul
Malmö
Datum: 13 juli 2019
Kris haltas survoje al Lahti kaj volas renkonti esperantistojn por montri al li sian urbon.

15
jul
Stockholm
Datum: 15 juli 2019
Kris haltas survoje al Lahti kaj volas renkonti esperantistojn por montri al li sian urbon.

Tipsa oss gärna

Här lägger vi in allt möjligt som händer inom esperantovärlden, särskilt i Sverige och Norden.

Om du vill tipsa om flera händelser samtidigt

Skicka e-post till kalendaro (a) esperantosverige (.) se.

Använd då listan i formuläret för att få med all relevant information!

Namn och e-post för dig som lämnar uppgifterna

Info om arrangemanget

Vem arrangerar?

Ett förbund?
Klubb i

Mer info

Jag är medveten om att jag måste skicka in tips i god tid samt fylla i alla uppgifter för att inte riskera förseningar.

UEA serĉas novan prezidanton

En julio 2019 okazos elektoj por la nova Estraro de UEA por la periodo 2019-2022.

Tial ke la prezidanta posteno estas kerna en la funkciado de organizo kaj la elekto de prezidanto povas forte influi la engaĝiĝemon de aliaj aktivuloj al la Estraro, la Elekta Komisiono decidis lanĉi pli fruan alvokon por la posteno de prezidanto.


Tial la Elekta Komisiono alvokas ĉiujn membrojn de UEA helpi trovi taŭgajn kandidatojn por iĝi prezidanto de UEA.

La Prezidanto reprezentas la Asocion en juraj kaj nejuraj aferoj, subskribas la ĉefajn dokumentojn kaj prezidas la Estraron kaj la Universalajn Kongresojn.


La elekto okazos dum la 104-a Universala Kongreso en Lahtio.

Kondiĉoj

Kandidato por prezidanteco estu homo kun

  • Strategia aliro

  • Elstaraj publikparolaj kapabloj

  • Diplomatia kaj reprezenta personeco

  • Sperto en gvidado de volontula organizo

  • Sperto en la Esperanto-movado

  • Sperto en konfliktsolvado

  • Laboremo

  • Fleksebleco

  • Scipovo de Esperanto je almenaŭ C1-nivelo.

Tial ke la prezidanto, kiel ĉiuj estraranoj, ankaŭ havas specifajn fakojn, dezirindas ankaŭ konkreta sperto en kelkaj el la laborkampoj de UEA.

 

Kandidato kiel estrarano de UEA devas esti Komitatano. Se aktivulo volas kandidatiĝi por la Estraro de UEA, tiu devos unue elektiĝi kiel Komitatano de UEA (Komitatano A, B aŭ C).

 

Kondiĉo por komitataneco estas individua membreco de UEA jam dum du jaroj antaŭ la elektiĝo kaj resti individua membro tra la tuta oficperiodo.


Kandidato al estraraneco, do ankaŭ al prezidanteco, devas esti proponata de almenaŭ du komitatanoj.


Krome la nova prezidanto estu preta partopreni skajpan estrarkunsidon dufoje monate kaj vojaĝi al Roterdamo por la Estrarkunsido almenaŭ unu fojon dum la jaro.

Kontakto

Por kandidatiĝi kiel prezidanto, sendu mesaĝon al ĝis dimanĉo la 31-a de marto 2019 kun motivata kandidatigo, kiun akompanas, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj laŭeble foteto, klarigo pri la motivoj de kandidatiĝo, kaj konciza deklaro de la movadaj kaj poroficaj celoj (aŭ de pli konkreta agadoprogramo). Bonvenus ankaŭ indiko pri proponantaj komitatanoj (kaze ke jam estas).

 

Sekve malfermiĝos nova alvoko por estraranoj kun pli posta limdato kun indiko pri la jamaj kandidatoj por la prezidanta posteno.

Ankoraŭ eblos kandidatiĝi kiel prezidanto dum la posta malferma alvoko por estraranoj, tamen la Elekta Komisiono rekomendas al la aktivuloj kiuj konsideras kandidatiĝi al la posteno de prezidanto jam anonci sin ĉe la Elekta Komisiono por ke povu pli facile kaj travideble konstruiĝi teamoj ĉirkaŭ ili.

 

Se vi havas demandojn pri la elektoj, sendu mesaĝon al .


La Elekta Komisiono


--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail:
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris


Ann-Louise Åkerlund

Skriven av : Ann-Louise Åkerlund

Please publish modules in offcanvas position.