Kalendaro-kalender

Om du använder den här sidan godkänner du våra användarvillkor.

Användarvillkoren finns under menyn Om oss

Kalendaro

26
sep
Zoom
Datum: 26 september 2020
Nya PMEG - vad är det? Hur köper man den?

02
okt
ABF-huset, Sveavägen 41, Skånerummet
Datum: 02 oktober 2020
Diversaj virtualaj kunvenoj somere 2020. Diskuton gvidas Tatu

16
okt
ABF-huset, Sveavägen 41, Skånerummet
Datum: 16 oktober 2020
ATEO –Ateista Organizo

17
okt
Hällskriftsgatan
Datum: 17 oktober 2020

15
nov
ABF-huset, Sveavägen 41, Skånerummet
Datum: 15 november 2020
En dags intensiv språkövning..

27
nov
ABF-huset, Sveavägen 41, Skånerummet
Datum: 27 november 2020
Ingvar gvidas diskuton

Tipsa oss gärna

Här lägger vi in allt möjligt som händer inom esperantovärlden, särskilt i Sverige och Norden.

Om du vill tipsa om flera händelser samtidigt

Skicka e-post till kalendaro (a) esperantoforbundet (.) se.

Använd då listan i formuläret för att få med all relevant information!

Namn och e-post för dig som lämnar uppgifterna

Info om arrangemanget

Vem arrangerar?

Ett förbund?
Klubb i

Mer info

Jag är medveten om att jag måste skicka in tips i god tid samt fylla i alla uppgifter för att inte riskera förseningar.

captcha

Virinaj voĉoj mankas en Esperanta datumaro

Virinaj voĉoj mankas en Esperanta datumaro

de Redakcio

Pli ol ducent homoj jam partoprenas en projekto, kiu strebas instrui al komputiloj, kiel veraj esperantistoj parolas. Nur sep procentoj el ili estas virinoj. La projekto Common Voice helpas krei parolrekonajn sistemojn, sendependajn de grandaj firmaoj.

La nekomerca komputa fondaĵo Mozilla ĵus publikigis novan version de sia datumaro kun pli ol unu gigabajto da registritaj voĉoj en Esperanto. Estas entute 41 horoj da registraĵoj, el kiuj 35 horoj jam estas kontrolitaj kaj aprobitaj de la kunlaborantoj de la projekto.

Estas registritaj la voĉoj de 215 diversaj personoj, el kiuj 70 procentoj indikis ke ili estas viroj, dum 7 procentoj indikis, ke ili estas inoj.

Entute estas registraĵoj en 40 lingvoj. Multaj pli grandaj lingvoj havas malpli da kontribuantoj. Ekzemple estas registritaj nur 99 voĉoj en la sveda (8 procentoj inaj) kaj 51 voĉoj en la slovena (16 procentoj inaj). En la angla aliflanke estas registritaj pli ol 51.000 voĉoj (13 procentoj inaj)

Ni petis Stefan Grotz, unu el la kontribuantoj de la Esperanta sekcio, rakonti pli pri Common Voice.

Libera Folio: Por kio utilas la projekto?

Stefan Grotz: – Por grandaj lingvoj kiel la angla la projekto signifas sendependecon de grandaj firmaoj. Programistoj nun povas krei sendependajn voĉajn aplikaĵojn sen la devo uzi sistemojn de firmaoj kiel Google, Apple aŭ Amazon. Tio pliigas novigon kaj ankaŭ helpos protekti privatajn datumojn.

– Por multaj malgrandaj lingvoj kiel Esperanto la projekto simple estas la unua ŝanco por havi iun ajn parolrekonan sistemon. Havi tian datumaron en Esperanto ebligas multajn projektojn. Mi ekzemple esperas ke en kelkaj jaroj la kurso en Duolingo ankaŭ havos parolrekonan sistemon por trejni la prononcadon. Aliaj lingvoj jam havas tian funkcion.

Kial laŭ vi indus, ke esperantistoj kontribuu?

– Ĉiuj voĉoj estas malsamaj, precipe en Esperantujo. Tial por krei bonfunkcian sistemon uzeblan por ĉiuj oni bezonas tre grandan kvanton da voĉaj datumoj. Tial ni volas akiri voĉojn de ĉiuj seksoj, akĉentoj kaj aĝoj en la datumbazo. Tiel estontaj sistemoj funkcios por ĉiuj.

Kiel oni tion faru?

– En la retejo oni trovas du sekciojn: "Paroli", kie oni povas registri la frazojn, kiuj aperas sur la ekrano, kaj "Aŭskulti", kie oni povas kontribui, reviziante la frazojn registritajn de aliaj uzantoj. Do oni kontrolas, ke la registrita frazo kongruas kun la skribita frazo. Se vi ne ŝatas unuopan frazon, vi ĉiam povas klaki al "ignori", aŭ al "denunci" se ĝi enhavas erarojn.

– Se oni volas fari pli, vi ankaŭ povas helpi traduki la retejon aŭ helpi kolekti novajn frazojn por la projekto. La celo estas unu miliono da frazoj, ni jam havas ĉirkaŭ 110.000 frazojn.

Ĉu oni devas havi aparte bonan prononcon?

– Ni volas kolekti verajn voĉojn de veraj homoj. Ne gravas, ĉu vi havas perfektan prononcon. Ankaŭ la kvalito de via mikrofono ne gravas. Sed diverseco gravas. Helpu nin akiri egalajn kvantojn de ĉiuj seksoj, akĉentoj kaj aĝoj en la datumbazo por eviti subprezentojn. 15 minutoj da voĉo, 225 registraĵoj, de ĉiu persono estus ideala, sed ĉiu donaceto estas utila.

Ĉu multaj esperantistoj jam kontribuis?

– La projekto progresas, do la nombroj daŭre kreskas. La lasta elŝutebla eldono de la datumaro el decembro 2019 enhavas 1 GB da registradoj kun 35 horoj da validigitaj registraĵoj de 215 personoj. 70% de la voĉoj estas vira kaj 7% ina. La ceteraj ne kreis konton. Nun (en januaro 2020) jam 300 personoj donacis 45 horojn. Mi esperas ke ni atingos 100 horojn por la sekvanta eldono de la datumaro en aŭgusto.

Redakcio | 2020-01-20 je 7:50 | Kategorioj: interretomovado | URL: https://www.liberafolio.org/?p=8719


Ann-Louise Åkerlund

Skriven av : Ann-Louise Åkerlund

Please publish modules in offcanvas position.