Ĉi aŭtune forlasis nin Gunnar Olsson. Truon li postlasas. Gaja, diskutema, kun pripensindaj opinioj kaj aŭskultindaj spertoj, li estis angulŝtono multjara de la esperantoklubo de Skövde.
Muzikanto, dividema siajn konojn kaj muziknotojn, abunda li estis fonto ankaŭ de kantotekstoj, kaj svedaj kaj espen tradukitaj. Precipis ĉe li popularaj kaj kabaredaj kantoj kaj popolmuziko. Kolektanto de tirharmonikoj, havis li hejme muzikilmuzeon. Ankaŭ pri aliaj manlaboroj kaj praktikaĵoj li estis fakulo.
Delonge pensiulo, kutimis li forvojaĝi duonon aŭ pli de ĉiu jaro al diversaj provincoj de Esperantujo, revenanta en sian apartamenton vestrogotian dum vintroj. Ekzemple li vizitis Nagorno-Karabaĥon kaj povis montri en sia pasporto vizajn stampojn de tiu armenujo, je miro poste de alilandaj gastigantoj.
En Skövde (svede elparolu Ŝovde aŭ Ĥevde) ĝis la fino li estris la longtempe tre viglan lokan grupon de nia lingvo, kiu havis propran renkontejon kun biblioteko kaj pli.
Gunnar iris sian propran vojon, ne laŭ postuloj de iu alia. Tio ne plaĉis al ĉiuj, sed li estis fidinda persono kiu ne kaŝis sian opinion kaj ĉiam pretis konsili honeste. Li mankas
al
Martin Strid
dalekarlespo