Reta seminario kun Charlotte Scherping Larsson prezidanto de TEJO

Kategori
Tutmonde
Datum
2021-04-17 14:00
La prezidanto de TEJO Charlotte Scherping-Larsson parolos pri la agado de TEJO

Al nordiaj esperantistoj,En la reta seminario pri nordia kunlaboro kiun organizis NEL pasintjare en novembro, multaj ĉeestantoj esprimis deziron daŭrigi la kontakton per regulaj komunaj aranĝoj.Kiel paŝo en tiu direkto NEL denove invitas al reta seminario, al kiu estas tre bonvenaj ĉiuj membroj de la nordiaj Esperanto-asocioj.La seminario okazos sabate la 17-an de aprilo je 14:00 per Zoom. Aliĝu sendante retpoŝtan mesaĝon al , plej laste la 15-an de aprilo. Ĉiuj aliĝintoj ricevos retpoŝtan ligilon al la aranĝo.Nia gasto estos la nuna prezidanto de TEJO, Charlotte Scherping Larsson. Eble ŝin akompanos ankaŭ aliaj anoj de la TEJO-estraro.Ni esperas, ke la temo estos interesas multajn niajn anojn kaj instigos al fruktodonaj diskutoj!TEJO sin prezentasLa junulara sekcio de UEA estas nun jure memstara kaj eĉ havas proprajn dungitajn oficistojn. En ĉi tiu prezento, la ĉeestantoj ricevos historian superrigardon pri la plej gravaj okazaĵoj kaj konatiĝos kun kelkaj projektoj de la lastaj jaroj. En julio Charlotte estis elektita kiel prezidanto de Tutmonda Esperanta Junulara Organizo (TEJO). Hodiaŭ ŝi parolos al ni ĝenerale pri la agado de TEJO, ties projektoj kaj venontaj planoj.

Bonvenon!
Nome de la estraro de NEL

 
 

Alla datum

  • 2021-04-17 14:00