Viss verksamhet kan bedrivas utan ordförande eller kassör. Några aktiva esperantister har samlats och valt att kalla sig för en grupp istället för att driva en klubb. Du kan läsa mer om de grupperna här. I områden där det inte finns klubbar eller grupper men ändå aktiva esperantister kan något vi kallar "regionala kontaktpersoner" utses. Där finns alltså potential till att skapa en grupp och starta igång verksamhet. Därför listas de platserna också här.
Dalarna
I Borlänge finns minst ett par mycket aktiva. Diverse aktiviteter, kvaddans och esperantokurser. Kontaktperson Martin Strid.
Närke
Örebro har aktiva. Vid spridda tillfällen blir det kaféträffar och annat. Kontaktperson Puff Östling:
Norrbotten
Facebookgruppen "Norrbottens Esperanto Sällskap - Esperanto Societo de Norrbotten" är samlingsplats.
Studiecirkel hålls i Älvsbyn.
Sundsvall
Sundsvallsgruppen Amika Rondo har ingen egen lokal. Vi träffas hemma hos varandra ett tre-fyra gånger om året och varje sommar brukar det bli utflykt till någons sommarstuga. En nybörjarkurs hålls i samarbete med studieförbundet Bilda.
Kontakt:
Västerås
Klubben som sådan lades ner 2016, men viss verksamhet fortsätter. Wim Posthuma är kontaktperson.
Norrköping
Verksamhet
Norrköpings Esperantoklubb lades formellt ner 2015, men medlemmarna, främst från Norrköping men även från andra delar av Östergötland och från Södermanland, fortsätter i stort sett som om inget hade hänt. Vi träffas på möten en gång i månaden och många av oss deltar dessutom i studiecirklar varje vecka. Cirklarna bedrivs i studieförbundet NBV:s regi och hålls, liksom mötena, i dess lokaler på Åbygatan 2 i Norrköping.
Vi har kontakter över hela världen, inte minst med Norrköpings vänorter Tammerfors och Trondheim. Av tradition stöder vi esperantorörelsen i Afrika, framför allt i Angola, där vår medlem Eugeniu Mustea (1935-2003) arbetade som FN-expert 1978-1984. Han ledde där kurser i esperanto, vilket blev fröet till den angolanska esperantorörelsen.
Under våren 2013, exakt 100 år efter det att den första esperantoklubben bidades i Norrköping, skedde en radikal förändring av Norrköpings Esperantoklubb. Vi konstaterade att det blir allt svårare att hitta styrelsemedlemmar, revisorer och andra funktionärer och beslutade oss för att slopa den gängse föreningsstrukturen. Målet är att den tid som hittills lagts på administrativa sysslor i stället skall användas till olika esperantoaktiviteter, studier och utåtriktad verksamhet.
La Esperantoklubo de Norrköping ĉefe membrigas esperantistojn el Norköping, el cetera Östergötland kaj el Södermanland. Ni kolektiĝas ĉiumonate kaj multaj el ni ankaŭ ĉiusemajne partoprenas studrondojn. Ilin aranĝas la studorganizo NBV kaj ili okazas, same kiel la kunvenoj, en ties ejo en Åbygatan 2 en Norrköping.
Ni havas kontaktojn kun la tuta mondo, ne malplej kun la ĝemelurboj Tampere en Finnlando kaj Trondheim en Norvegio. Ni tradicie apogas la esperantomovadon en Afriko, ĉefe en Angolo, kie nia membro Eugeniu Mustea (1935-2003) laboris kiel UN-eksperto. Li tie gvidis kursojn en Esperanto, kaj tio fariĝis la semo de la angola esperantomovado.
Dum la printempo 2013, ekzakte 100 jarojn post la fondiĝo de la unua esperantoklubo en Norrköping, okazis profunda reorganizo de la Esperantoklubo de Norrköping. Ni konstatis ke estas pli kaj pli malfacile engaĝi estraranojn, revizorojn kaj aliajn funkciulojn kaj decidis forlasi la kutiman asocian strukturon. La celo estas ke la tempo kiun ni ĝis nun uzis por administra laboro ni estonte uzu por diversaj esperantoktivecoj, studoj kaj ekstera agado.
Historia
Norrköpings Esperantoklubb bildades 1929. Allmänna esperantokurser under de följande åren resulterade i snabb medlemsökning. Två olika sommarhem var fram till 1955 viktiga för klubbens verksamhet. Man använde dem för kurser och andra aktiviteter och härbärgerade där klubbens gäster. En ny livaktig period ägde rum på 1980-talet då klubben fick många nya medlemmar. På grund medlemmarnas senare ökande medelålder beslutades år 2013 om fortsatt verksamhet utan vanlig föreningsstruktur.
La Esperantoklubo de Norrköping fondiĝis en 1929. Publikaj esperantokursoj dum la postaj jaroj rezultigis en rapida kresko de la membraro. Du diversaj somerhejmoj estis ĝis 1955 gravaj en la kluba agado. Oni uzis ilin por kursoj kaj aliaj aktivaĵoj kaj por enloĝigi esperantistjn gastojn. Nova vigla periodo okazis en la 1980-aj jaroj, kiam la klubo ricevis multajn novajn membrojn. Tamen pro posta maljuniĝo de la membraro oni decidis en 2013 pri daŭriga agado sen kutima asocia strukturo.
La 10an de majo 1913 fondiĝis la esperantoklubo La Esperanta Stelo en Norrköping. Ĉefinicianto estis la poste internacie fama speleologo (grotesploristo) Leander Tell. Tiu klubo ĉesis en 1916, sed nova klubo fondiĝis la 4an de aprilo 1929 kun la nomo La Venkonta Stelo. Ĝi havis en la komenco 20 membrojn kaj inter ili 3 membrojn de la antaŭa klubo nome Leander Tell, Eva Tibbling kaj la poste fama radiovoĉo Sven Jerring.
Prezidanto de la nova klubo dum la 5 unuaj jaroj fariĝis Josef Pihlström. La membraro rapide kreskis danke al grandskalaj publikaj esperantokursoj gviditaj de la estona lektoro
Henrik Seppik kaj la rumana redaktoro Tiberio Morariu. De 1932 ĝis 1939 la klubo luis la somerhejmon Framnäs ĉe la golfo Bråviken. Tie oni povis ĝui belan naturon kaj uzadon de la internacia lingvo, ĉar ofte venis kaj restadis esperantistoj el tuta Eŭropo.
En 1941 grupo de esperantistoj aĉetis la somerhejmon Granebo en Jursla, kiun la klubo povis uzi. Tie oni aranĝis feriajn kaj junularajn kursojn kaj aliajn aktivaĵojn. Tamen la socia transformiĝo rezultigis ke eksterurba somerhejmo iĝis kun la tempo malpli uzata kaj ĝi estis vendita en 1955.
Poste sekvis pli ol dudekjara periodo kun Nils Johansson kiel prezidanto. Li kaj lia edzino Alice disponigis en sia hejmo propran lokalon por la esperantoklubo, kie oni povis havi bibliotekon kaj permanentan ekspozicion. En la sama domo la studorganizo NBV havis kursejon kaj tio donis eblecon por multaj homoj rigardi la ekspozicion.
En 1979 la klubo celebris sian 50-jariĝon per granda festo en kiu partoprenis multaj el aliaj kluboj inkluzive granda grupo da finnlandanoj el Tampere kaj Turku. La iama kursgvidanto Tiberio Morariu faris spritan paroladon kaj kun ĝojo konstatis ke inter la jubilantoj troviĝis kelkaj de liaj tiamaj kursanoj.
La klubo gastigis SEF-kongreson trifoje dum la unuaj 50 jaroj en 1933, 1950 kaj 1967. Kiam la unua klubo funkciis estis SEF-kongreso en Norrköping en 1915. Oni povas konstati ke la esperantistaro en Norrköping havis multajn tre engaĝitajn aktivulojn. Kelkaj memorindaj, ne antaŭe menciitaj ĉi tie, estas Sven Ragnar, Curt kaj Gun Alf, John Trygg, Anders Roos kaj nia majstra fotisto Sven Samelius.
Nova vigla epoko komencis en januaro 1980 kun la elekto de Haldo Vedin kiel prezidanto. En 1981 komencis jara transdono de La Migranta Pokalo, celata al tiu membro kiu faris la plej grandan progreson en Esperanto. Ĝin donacis nia energia membro Eugenio Mustea, kiu laboris kiel UN-eksperto en Angolo kaj tie gvidis kursojn en Esperanto. Post tio la klubo donas certan apogon al afrikaj esperantistoj. Alia grava novaĵo en tiu jaro estis nia kluba informilo Kelklinie pri…, kiun Henry Thomander iniciatis.
En la 1980-aj jaroj la esperantoklubo havis multajn internaciajn vizitantojn, viglan kursagadon kaj aleksteran informadon. La nombro de la membroj kreskis ĝis 83 en 1987, kaj inter ili pluraj junaj membroj. La SEF-kongreson en 1989 la klubo gastigis kiel pinto de sia 60-jara jubileo.
La 1990-aj jaroj daŭrigis kun simila sed iom stagnanta agado. La membronombro lante falis, ĉar tiuj kiuj estis junaj en la 1930-aj jaroj nun komencis forfali pro aĝo kaj kelkaj junaj membroj studis kaj trovis laboron en aliaj lokoj. Ĝojiga afero esti ke nia membro Sten Johansson fariĝis fama verkisto en Esperantujo.
Post la jarmila ŝanĝo la tendenco al stagnado de tradicia asocia agado en Eŭropo plene trafis la Esperantoklubon en Norrköping. Montriĝis malfacile varbi junulojn kun rezulto ke la membraro maljuniĝis. Malgraŭ tio la klubanoj kunvenis regule kaj okazigis diversajn arranĝojn. Haldo Vedin forlasis la prezidantecon de la klubo post 25 jaroj, sed li kontiuas kiel motoro kaj gvidas sufiĉe viglan kursagadon. Nia membro Agneta Emanuelsson estas engaĝita en la esperantomovado nacie kaj internace.
Pro la maljuniĝo de la membraro ni decidis forlasi la kutiman asocian strukturon por transiri al agado en pli loza formo. Do en 2013, 100 jaroj post la fondiĝo de la unua Esperantoklubo, komencas nova epoko por la esperantistaro en Norrköping.
La bondeziro de Doktoro Zamenhof al Leander Tell pro fondo de la esperantoklubo.
22/V 13
Kara Sinjoro
Al la klubo ”La Esperanta Stelo” en Norrköping mi sendas mian saluton kaj dezirojn de fruktoporta agado.
Via Zamenhof
Doktor Zamenhofs lyckönskan till Leander Tell med anledning av esperantoklubbens bildande.
22/V 13
Bäste herre
Till klubben ”La Esperanta Stelo” i Norrköping sänder jag min hälsning och önskningar om fruktbärande verksamhet.
Eder Zamenhof
Värmland
På Esperanto-Gården i Lesjöfors arrangeras ibland evenemang. Bland återkommande sådana finns t ex Veckokursen i juli och KEF – Kultura Esperanto-Festivalo, en kulturell begivenhet som startade i Uppsala 1986 men har överlevt i olika skepnader. Se vidare esperantogarden.se.
Några personer i gränstrakten mot Norge ses varje månad.
Ungdomsgruppen
Medlemmarna är 30 år eller yngre och bosatta runt om i Sverige. Vissa är medlemmar i SEF, men inte alla. Vi möts via internet med hjälp av e-post, chattgrupper och Skypeträffar. De som bor nära träffas spontant och det finns visioner om en gemensam fysisk träff i framtiden. Gruppen är ett forum för att knyta kontakter och träna på esperanto på hemmaplan för att senare kunna ta steget ut i den interantionella rörelsen.
kontakt: