Julian Hernandez Angulo, Kubo.. 2017
Mia esperantujo estas la detaloj, kiujn mi ne preteratentas,
por ke la movado pli kaj pli evoluu kaj fruktojn donu kaj por ke kresku en niaj
membroj sento de aparteno…
Mia esperantujo estas la faktoj, kiujn mi produktas kaj kreas,
por ke nia lingvo estu pli sencohava kaj konvinkoveka…
Mia esperantujo estas la aranĝoj, kiujn mi partoprenas, por
doni kaj ricevi, por lerni pri historio kaj kulturo de mia eta lando, por
dividi spertojn kaj por nutri mian esperantistecon kaj animon…
Mia esperantujo estas miaj oftaj kontaktoj kun esperantaj
libroj kaj alispecaj materialoj, kiuj igas min pli kompetenta kaj klera kaj
faras mian verdan vivon prospera…
Mia esperantujo estas miaj ĉiutagaj etaj kontribuoj al la
asocio kaj al la monda komunumo, ĉu varbante, ĉu parolante kun novuloj, ĉu
verkante, ĉu esplorante, ĉu respondante leterojn, ĉu gastigante samideanojn, ĉu
ĉiĉeronante vizitantojn, ĉu akceptante diferencojn de la aliaj, ĉu helpante
ĉiujn diversmaniere…
Mia esperantujo estas la amikeco, kiun mi konstruas, kiu igas
min senti hejme pli kaj pli homa, pli gaja kaj pli feliĉa aliloke , alilande,…
Mia esperantujo estas mia bona kaj malbona uzado de la
akuzativo, mia nekompreno de korelativaj vortoj, miaj ludoj per prefiksoj kaj
sufiksoj, miaj timoj paroli, mia kuraĝo deklami, miaj ĝuoj kunkanti, nia
libroservo, nia biblioteko…
Mia esperantujo estas mi, vi, ŝi, li kaj la aliaj, ni duope,
triope, kvarope, okope, dekope, kaj pliope, kiuj Esperante klubas, interparolas,
praktikas kaj eĉ geedziĝas…
Mia esperantujo estas miaj trajtoj kaj viaj trajtoj kaj la
pontoj kreataj de ni, por ke nia lingvo iru antaŭen…
Mia esperantujo estas kiel mi subordigas kelkajn miajn ŝatojn
kaj preferojn por la bono kaj prospero de la grupo, de la kolektivo, de la
rondo familia, de la asocio, de la komuna ideo.
Mia esperantujo estas la pioniroj kaj nepioniroj, kiuj daŭre
kreas esperantistajn valorojn, por ke niaj celoj estu pli plenumeblaj, aŭdeblaj
kaj kompreneblaj de eksteruloj kaj por ke niaj idoj sentu sin pli dankemaj kaj
fieraj pri ni…
Mia esperantujo estas niaj aranĝoj, niaj renkontiĝoj, niaj
kongresoj, niaj deziroj, ke Esperanto progresu kaj estu pli komprenebla ideo de
ĉiuj…
Mia esperantujo estas via kaj mia Zamenhof, via kaj mia flago,
via kaj mia himno, viaj kaj miaj simboloj, viaj kaj miaj pioniroj kaj
elstaruloj…
Mia esperantujo estas vi, li, ŝi, ni, ili kaj mi. Niaj virtoj
kaj malvirtoj, niaj klopodoj kaj atingoj, nia lingvo, nia lingvo, nia lingvo.
Mia esperantujo estas Mi estas Esperanto, Mi estas Esperanto,
Mi estas Esperanto.