Kalendaro-kalender

Våra användarvillkor finns under menyn Om oss

Anmälan till kongress inklusive årsmöte sker här.

Anmälan endast till årsmötet sker här.

Kalendaro

06
apr
Redbergsskolan
Datum: 06 april 2019

06
apr
Redbergsskolan
Datum: 06 april 2019

13
apr
Kronetorpsgatan 94 Malmö
-
Malmö
Datum: 13 april 2019
Per-Olov Johansson rakontos pri La balta ekspozicio 1914. Antaŭmendo necesa.

25
apr
NBV, Åbygatan 2, Norrköping
Datum: 25 april 2019
Martin Häggström rakontos kaj montros bildojn pri vizito al Kipro

04
maj
Redbergsskolan
Datum: 04 maj 2019

04
maj
Redbergsskolan
Datum: 04 maj 2019

08
maj
Kronetorpsgatan 94 Malmö
-
Malmö
Datum: 08 maj 2019
Programo decidota

31
maj
Hjorthagens medborgarhus, Stockholm
Datum: 31 maj 2019

01
jun
Hjorthagens medborgarhus, Stockholm
Datum: 01 juni 2019
Årsmötet är gratis för alla medlemmar. Läs mer här!

06
jun
Ättekullagatan 16, Helsingborg
Datum: 06 juni 2019
Grillträff där var och en tar med mat o dryck./Renkontiĝo ,ĉiuj mem kunportas ion por manĝi k trinki

13
jul
Malmö
Datum: 13 juli 2019
Kris haltas survoje al Lahti kaj volas renkonti esperantistojn por montri al li sian urbon.

15
jul
Stockholm
Datum: 15 juli 2019
Kris haltas survoje al Lahti kaj volas renkonti esperantistojn por montri al li sian urbon.

Tipsa oss gärna

Här lägger vi in allt möjligt som händer inom esperantovärlden, särskilt i Sverige och Norden.

Om du vill tipsa om flera händelser samtidigt

Skicka e-post till kalendaro (a) esperantosverige (.) se.

Använd då listan i formuläret för att få med all relevant information!

Namn och e-post för dig som lämnar uppgifterna

Info om arrangemanget

Vem arrangerar?

Ett förbund?
Klubb i

Mer info

Jag är medveten om att jag måste skicka in tips i god tid samt fylla i alla uppgifter för att inte riskera förseningar.

La EspeReto

Facila radio-programo

Ĉiusemajne aperas en la retejo de El Popola Ĉinio tri-minuta facila radio-programo. Ĝi estis farita por helpi al komencantoj progresigi sian aŭd-komprenon kiam ili komencas lerni Esperanton. La programo elektas aktualajn novaĵojn tra la mondo kaj klopodas prezenti ilin per facilaj vortoj por helpi al la aŭskultantoj kompreni la enhavon de la novaĵo. Ni renovigas la programon ĉiusemajne, kaj ni deziras, ke ĝi plaĉos al vi!

Vi povas legi la tekston de la unua facila dissendo, kaj aŭskulti la programon, ĉi tie. https://uea.facila.org/artikoloj/legaĵoj/printempa-festo/

Chen Ji

uea.facila.org

Facila radio-programo

 

Chen Ji loĝas en Pekino, esperantistiĝis en 1999. Nun ŝi laboras por la portalo El Popola Ĉinio, kiu ĉiutage liveras freŝajn novaĵojn per Esperanto. 

~~~

renato corsetti,   

22, St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE

tel. +44(0)7399273515


UEA serĉas novan prezidanton

En julio 2019 okazos elektoj por la nova Estraro de UEA por la periodo 2019-2022.

Tial ke la prezidanta posteno estas kerna en la funkciado de organizo kaj la elekto de prezidanto povas forte influi la engaĝiĝemon de aliaj aktivuloj al la Estraro, la Elekta Komisiono decidis lanĉi pli fruan alvokon por la posteno de prezidanto.


Tial la Elekta Komisiono alvokas ĉiujn membrojn de UEA helpi trovi taŭgajn kandidatojn por iĝi prezidanto de UEA.

La Prezidanto reprezentas la Asocion en juraj kaj nejuraj aferoj, subskribas la ĉefajn dokumentojn kaj prezidas la Estraron kaj la Universalajn Kongresojn.


La elekto okazos dum la 104-a Universala Kongreso en Lahtio.

Kondiĉoj

Kandidato por prezidanteco estu homo kun

  • Strategia aliro

  • Elstaraj publikparolaj kapabloj

  • Diplomatia kaj reprezenta personeco

  • Sperto en gvidado de volontula organizo

  • Sperto en la Esperanto-movado

  • Sperto en konfliktsolvado

  • Laboremo

  • Fleksebleco

  • Scipovo de Esperanto je almenaŭ C1-nivelo.

Tial ke la prezidanto, kiel ĉiuj estraranoj, ankaŭ havas specifajn fakojn, dezirindas ankaŭ konkreta sperto en kelkaj el la laborkampoj de UEA.

 

Kandidato kiel estrarano de UEA devas esti Komitatano. Se aktivulo volas kandidatiĝi por la Estraro de UEA, tiu devos unue elektiĝi kiel Komitatano de UEA (Komitatano A, B aŭ C).

 

Kondiĉo por komitataneco estas individua membreco de UEA jam dum du jaroj antaŭ la elektiĝo kaj resti individua membro tra la tuta oficperiodo.


Kandidato al estraraneco, do ankaŭ al prezidanteco, devas esti proponata de almenaŭ du komitatanoj.


Krome la nova prezidanto estu preta partopreni skajpan estrarkunsidon dufoje monate kaj vojaĝi al Roterdamo por la Estrarkunsido almenaŭ unu fojon dum la jaro.

Kontakto

Por kandidatiĝi kiel prezidanto, sendu mesaĝon al ĝis dimanĉo la 31-a de marto 2019 kun motivata kandidatigo, kiun akompanas, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj laŭeble foteto, klarigo pri la motivoj de kandidatiĝo, kaj konciza deklaro de la movadaj kaj poroficaj celoj (aŭ de pli konkreta agadoprogramo). Bonvenus ankaŭ indiko pri proponantaj komitatanoj (kaze ke jam estas).

 

Sekve malfermiĝos nova alvoko por estraranoj kun pli posta limdato kun indiko pri la jamaj kandidatoj por la prezidanta posteno.

Ankoraŭ eblos kandidatiĝi kiel prezidanto dum la posta malferma alvoko por estraranoj, tamen la Elekta Komisiono rekomendas al la aktivuloj kiuj konsideras kandidatiĝi al la posteno de prezidanto jam anonci sin ĉe la Elekta Komisiono por ke povu pli facile kaj travideble konstruiĝi teamoj ĉirkaŭ ili.

 

Se vi havas demandojn pri la elektoj, sendu mesaĝon al .


La Elekta Komisiono


--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail:
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris


La tute nova Esperanto-Plaĝo, por Emeritoj, Aprilo

Bonvenon al la nova Esperanto-Plaĝo en Hispanio!  En aprilo kaj majo ĉi jare okazos tute nova eksperimenta kursaro de Esperanto apudplaĝe, proksime de Valencio, Hispanio en la ferio-urbo Cullera, kun emeritoj el du mondopartoj: Azio kaj Eŭropo.

Jam aliĝis 3 pensiuloj: unu el Ĉinio, unu el Koreio kaj unu el Japanio.  Nun se eblas, povas aliĝi 3 aldonaj pensiuloj el 3 eŭropaj landoj, do 6 gelernantoj entute, el 6 landoj.  Se estos tiom da diversaj landoj, ni provos inviti la Valencian Televidon por regiona raportado pri Esperanto.

Se vi konas emeriton (komencanton, komencinton aŭ progresanton) kiu eventuale volas bone lerni Esperanton kaj partopreni en ĉi tiu intensa kursaro, bonvolu sendi mesaĝon rekte al Dennis Keefe, keefeinchina ĉe gmail.com.

Ankaŭ vizitantoj kaj akompanantoj estas bonvenaj.  Vi, vizitanto, povas resti tiom da tempo kiom vi volas; aŭ eta parteto, ekzemple nur kelkaj tagoj, aŭ la tuto, du monatoj.  Interesaj detaloj pri la plaĝaj loĝejoj troviĝas ĉe: www.alquitur.es  

Kiel menciite, por pli da detaloj pri ĉi tiu tre, tre longa, nekutima, apudplaĝa, dumonata kursaro de Esperanto, bonvolu sendi retmesaĝon al la kursgvidanto, Dennis Keefe; keefeinchina ĉe gmail.com.

Se la kurso sukcesos ĉi jare, la Valencia Grupo de Esperanto kaj mi ripetigos ĝin ankaŭ venontjare.

Amike,

Dennis Keefe
Grupo de Valencio
Cullera (Valencio), Hispanio
keefeinchina ĉe gmail.com


Viktigt meddelande till våra Rondo Langlet-medlemma

VIKTIGT MEDDELANDE
Autogiro in "autodragning" upphör
I maj 2019, i samband med att vi byter banksystem, kommer vår tjänst för stående autogiroöverföringar till ditt konto hos JAK att upphöra. Du kommer istället att behöva lägga upp en stående överföring från din andra bank så snart som möjligt.

Vi ber om ursäkt för det merarbete det kommer innebära för dig. Vi vill samtidigt passa på och påminna om att i och med bytet av banksystem kommer vi ha möjlighet att erbjuda fler och bättre banktjänster framöver. Systembytet är en förutsättning för att kunna fortsätta utveckla JAK Medlemsbank.

VAD BEHÖVER JAG GÖRA?
Gå in på din andra banks internetbank och gå igenom de aktiva autogiron du har som går till dina JAK-konton. Ersätt respektive autogiro med en stående överföring till aktuellt konto hos JAK, avsluta sedan dina autogiron till JAK.

Det skiljer sig mellan bankerna hur en stående överföring läggs upp. Därför hänvisar vi till din andra banks hemsida och kundtjänst. När du lägger upp den nya överföringen, ha beloppet på överföringen och ditt kontonummer hos JAK tillgängligt. Alla konton hos oss börjar med 9670, som är vårt clearingnummer.

Denna förändring omfattar både autogiro för sparande och för lån. Glöm inte att meddela förändringen till de som för över pengar till ditt bankkonto via autogiro!

Gör detta så snart som möjligt för att undvika onödiga påminnelseavgifter!

MER INFORMATION
På vår hemsida hittar du mer information om banksystem bytet: jak.se/sdc.
Har du fler frågor så är du välkommen att höra av dig till oss på 0500–46 45 00 eller via vårt
forum för vanliga frågor och svar: forum.jak.se.

Med vänlig hälsning
JAK Medlemsbank


Esperanto estas sukceso che Duolingo!


Esperanto estas sukceso ĉe Duolingo!      

Nuntempe 780 mil homoj aktive lernas Esperanton per Duolingo, sed ekzistas potencialo por multaj aliaj, ĉar Duolingo estas la plej granda virtuala lingvo-instruilo en la mondo, kun 300 milionoj da lernantoj.

UEA iĝis partnero de Duolingo por enkonduki lernantojn de Duolingo al la loka movado. Ĉiu esperantisto povas iĝi Duolingo-ambasadoro kaj krei eventojn en tiu platformo. Kiam lernanto de via regiono atingas la finon de leciono, tiu vidos Duolingo-reklamon invitante al via evento.  En la mondo nun ekzistas 790 Duolingvo-grupoj, el tiuj 95 (12%) en Esperanto.

Lernu kiel partopreni: http://www.gazetaro.org/duolingo  

Se via grupo jam estas en Duolingo, bonvolu indiki al ni ĝian adreson.

dankon

Rodrigo Tavares - kunordiganto de UEA pri esperantaj eventoj en Duolingo
Emilio Cid - Estrarano de UEA pri informado




Tubaro- YouTube en Esperanto

Projekto kiu estis prilaborita dum pasintaj monatoj:

https://tubaro.aperu.net

 

Ĝi aŭtomate prenas la lastajn filmojn aperintajn en jutubo kaj diskonigas en esperanta etoso. Baldaŭ aliaj videoplatformoj estos aldonitaj.

 

Jen oficiala anonco:

 

Espereble ĝi estos utila por diskonigi nekonatajn sed interesajn kanalojn.


Informis

José Antonio del Barrio
http://www.delbarrio.eu



Retejo en simpla Esperanto

NOVA RETEJO DE UEA EN SIMPLA ESPERANTO

La 19an de januaro ĉi-jare aperis nova retejo de UEA. Ĝia nomo estas uea.facila, kaj ĝi estas videbla ĉe: https://uea.facila.org. Ĝia celo estas prezenti la Esperanto-movadon al novaj esperantistoj per facila lingvaĵo. Tial ĝi estas taŭga por lernantoj, sed espereble ĝiaj mallongaj novaĵartikoloj povus esti interesaj ankaŭ por pli spertaj esperantistoj. Ĝi estas senpage abonebla, do ne necesas esti membro de UEA por legi ĝin kaj komenti.

La artikoloj konsistas ĉefe el novaĵoj kaj informoj pri la Esperato-movado, sed estas ankaŭ ĝeneralaj legaĵoj, informoj pri filmetoj kaj aliaj materialoj troveblaj tra la reto, kalendaro de estontaj kunvenoj kaj aliaj. Estas grave, ke la legantoj ne nur pasive legu, sed sentu sin parto de la afero, do ili havas eblecon komenti sub la artikoloj, prezenti sin en la paĝo “Niaj legantoj”, kaj sendi mallongajn raportojn kaj fotojn pri lokaj agadoj.

La facila lingvaĵo de la artikoloj estas bazita sur la iama vortlisto de Kontakto, nun reviziita. Aldonitaj vortoj rilatas plejparte al komputado kaj Interreto, dum estis forigitaj kelkaj vortoj, kiuj ne ofte estas bezonataj en tia retejo. La reviziita vortlisto troviĝas ĉe: https://uea.facila.org/vortlisto/

La ĉefredaktoro estas Anna Löwenstein, kaj jam formiĝis tuta reto de kunlaborantoj. Emilio Cid, estrarano de UEA, subtenis la projekton ekde la komenco, kaj estas grave mencii la kontribuon ankaŭ de ESF, kies subvencio necesis por ricevi la helpon de profesia programisto.

Por kontentigi la bezonojn de la novaj esperantistoj, Anna Löwenstein ekrilatis kun ILEI kaj Stano Marček, la redaktoro de ties revuo Juna Amiko. En tiuj kontaktoj tuj vidiĝis, ke tekstoj el Juna Amiko aperos en la retejo uea.facila kaj inverse. Jen pozitiva kunlaboro.



Agadplano por Amikoj de Esperanto

La retejo www.esperanto.net havas tradukon en 66 lingvoj, el tiuj nur 14 jam estas en la nova versio, kiuj varbas Amikojn de Esperanto.  La retejo estas ankoraŭ en prova fazo sed jam preskaŭ 500 homoj aliĝis al tiu kategorio. Google emas montri la retejon en la unuaj pozicioj de serĉadoj, ĉar la serĉadoj en ĉiuj lingvoj 66 lingvoj plialtigas la prestiĝon de la retejo.


Traduko kaj plibonigo de la tekstoj al pluraj lingvoj.

Ni bezonas volontulojn por traduki aŭ plibonigi tradukojn. Rimarku, ke ni ne petas laŭliteran tradukon, sed adapton de la baza teksto en Esperanto.  Ni sugestas, ke oni kreu laborgrupojn por tradukado kaj plibonigo de la tekstoj, preferinde kun la partopreno de la koncerna Landa Asocio.  Se vi volas ricevi la tradukendajn dosierojn, bonvolu kontakti nin.

Ĝisdatigo de la mondmapo

Bonvolu viziti http://esperanto.net/eo/lokaj-organizoj kaj kontrolu la informon pri via urbo. Vi povas tajpi la nomon de via urbo en la kadro aŭ premi la regklavon (CTRL) de via klavaro kaj samtempe ruli la centran radeton de via komputila muso por pligrandigi la areon serĉatan.  Se vi trovas eraron aŭ mankon en la mapo, bonvolu indiki tion per nia formularo:
http://tinyurl.com/mondmapo

Kontakto kun Amikoj de Esperanto

Preskaŭ 500 homoj atendadas nian kontakton. UEA sendos serion da du-lingvaj mesaĝoj kun informoj pri nia lingvo kaj movado al ĉiuj Amikoj de Esperanto.  Ni jam havas plurajn sugestojn pri tiuj mesaĝoj, sed ni devas ankoraŭ plibonigi kaj ordigi tiujn tekstojn laŭ konvinka kapablo.  Se vi volas partopreni tiun laborgrupon, bonvolu viziti la tekstojn https://goo.gl/v8W74i kaj https://goo.gl/UNqMbF , kaj kontakti nin.   


Varbi landajn kunlaborantojn

Bonvolu plusendi tiun mesaĝon al viaj enlandaj grupoj kaj landa asocio.


Dankon


Emilio Cid

Estrarano de UEA pri informado

cid.emilio (ĉe) gmail.com



UK 2019

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 773
2018-12-23


RAVE EKSKURSI, MALMULTEKOSTE LOĜI KAJ FAVORPREZE ALIĜI: LA 104-A UK EN LAHTIO 2019

Tre baldaŭ finiĝos, post la 31-a de decembro 2018, la plej favorpreza aliĝperiodo al la 104-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Lahtio, Finnlando, inter la 20-a kaj 27-a de julio 2019. Por rapida aliĝo bv. uzi nian retan aliĝilon:
https://uea.org/kongresoj/alighilo

Oni atentu, ke per frua aliĝo oni povos ŝpari ĝis 50 EUR aŭ eĉ 100 EUR kompare kun la kotizoj de la dua kaj tria aliĝperiodoj, respektive. La nombro de aliĝintoj ĝis la 19-a de decembro 2018 estas jam 322, el 46 landoj. Se via lando ankoraŭ ne aperas, konsideru aliĝi por reprezenti ĝin en nia UK kaj buntigi nian partoprenantaron. Aliĝintojn oni trovas ĉe https://uea.org/kongresoj/alighintoj_laulande (necesas ensaluti).

Pri la loĝado la novaĵoj estas sufiĉe bonaj. En mezkategoriaj hoteloj la prezoj estos po 38 EUR/nokte por persono en kvarpersonaj ĉambroj; po inter 39 kaj 54 EUR/nokte por persono en dupersonaj ĉambroj; kaj inter 79 kaj 95 EUR/nokte en unupersonaj ĉambroj. En la amasloĝejo unu loko kostos nur 15 EUR/nokte. Pro tio, ke la aliĝintoj al la 104-a UK estos la unuaj, kiuj ricevos averton per retmesaĝo, kiam la reta mendilo ekfunkcios (por mendi la loĝadon), estas grave frue aliĝi.

Pri ekskursoj la ebloj estas variaj kaj ege allogaj. La Antaŭ- kaj Postkongresaj Ekskursoj iros al Helsinko kaj regiono, Okcidenta Finnlando kaj al Norda Finnlando (i.a. Laponio kaj Arkta Cirklo). La ekskursoj dum la kongresa semajno iros al Helsinko, Kouvola, Tampereo, Tuusulanjärvi, Lagego Päijänne, Kanaloj Vääsky kaj Kalkkinen, Hollola kaj Heinola. Krome estos diverstemaj ekskursoj en Lahtio, inkluzive de saŭno- kaj danco-vesperoj kaj vizitoj al la urbaj muzeoj, inter ili la tre interesa Skimuzeo. Oni povas legi pri ekskursoj en la jam aperinta januara Revuo Esperanto (n-ro 1/2019): https://uea.org/revuoj.

La preparlaboroj de la 104-a UK en Lahtio estas en bone avancinta stato. LKK vigle plenumas siajn taskojn, kio multe helpas la laboron de la KKS kaj de la Estraro. Detalaj informoj pri la loĝado kaj ekskursoj aperos en la Dua Bulteno kaj en la UK-retejo komence de 2019, samkiel la reta mendilo, kun aliaj informoj pri la UK kaj sciindaĵoj pri la lando kaj regiono. UEA kore dankas al tiu teamo, kiu plejparte volontule laboras por la okazigo de tiu granda evento.

Cetere, pri nia UK jam aperis:

- Belartaj Konkursoj: https://uea.org/gk/772a1

- Partoprenu UK-on: https://uea.org/gk/771a1

- Kongresa temo: https://uea.org/gk/764a1

- Informkanaloj, reta aliĝilo kaj LKK: https://uea.org/gk/761a1

- Invitu la venontajn UK-ojn: https://uea.org/gk/767a1

- Kongresa Komuniko 1: https://revuoesperanto.org/uk_104



Internationella Vänskapsveckan

Semajno de Internacia Amikeco

 

image.png


Internationella vänskapsveckan sista veckan i februari

 ”Låt oss tända flamman för en gränslös vänskap. Dess ljus betyder rättvisa, broderskap, fred mellan människor och folk. För att denna flamma ska kunna lysa klarare i världen, arbetar vi för utbredningen av det neutrala internationella språket Esperanto. I hela den mänskliga kulturens tjänst ska det leva, blomstra och utstråla vänskapens ljus över alla gränser.”


 På detta sätt annonserade industrimannen och pingstvännen Erik Carlén (1905-1986) för snart 50 år sedan idén om inrättandet av den årliga Internationella Vänskapsveckan, sedan dess en världsomspännande tradition i Esperanto-kretsar. Carlén, som var vice ordförande i det internationella Esperanto-förbundet UEA (Universala Esperanto-Asocio), formulerade sin idé med hjälp av den enkla devisen: Förståelse + vänskap = Esperanto.

 

Denna enkla formel återspeglar idén bakom det internationella språket:

- kommunikation på jämställd nivå mellan människor och nationer;

- solidaritet mellan alla folk; och

- respekt för de mänskliga rättigheterna.

 

Allt sedan dess strävar Esperanto-grupper världen över, att under sista veckan i februari på något sätt uppmärksamma detta initiativ för att visa på att fred uppstår när man betraktar främlingen som sin goda vän.

 

Helsingborgs Esperantoförening deltar efter bästa förmåga i arbetet med att sprida vänskap och förståelse mellan människor med olika språk och kulturer. Alla som vill vara med är välkomna. Det är lätt att lära sig Esperanto och ännu lättare att med hjälp av det Internationella Språket få vänner över hela jorden!

_ _ _ _ _ 
Vi har under flera år haft utställning i Stadsbiblioteket med anledning av Vänskapsveckan och Internationella Modersmålsdagen 21 februari. Det kan vara en idé för andra klubbar eller grupper att ta efter. Behöver ni hjälp med inspiration och material, kontakta . Själv kommer jag att vara bortrest hela januari och första veckan i februari men har ni bokat plats för utställningen kan jag hinna skicka över lite material digitalt.

Ann-Louise

DSC09191.JPG



Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 771 2018-12-14

UEA ALVOKAS AL SUBTENO "PARTOPRENU UK-ON": LAHTIO, 2019

Pere de Fondaĵo "Partoprenu UK-on" UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Lahtio, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi.

Kondiĉoj:

1) Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2018 kaj en 2019;
2) Vi pretas ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post la UK;
3) Vi plenigas la jenan formularon ĝis la 20-a de januaro 2019: https://goo.gl/2fo8Ug.

En pasintaj UK-oj la subtenitoj helpis ĉefe pri fotado, filmado, helpoj en prelegejoj kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj. En la formularo vi havas la eblon prezenti por kiu(j) tasko(j) vi pli emas helpi.

UEA dankas al ĉiuj pro la intereso pri tiu subteneblo kaj varme invitas donacemulojn al kontribuo al Fondaĵo "Partoprenu UK-on", kiu helpas diversigi kaj demokratiigi nian plej gravan kongreson. Manierojn mondonaci al tiu celo vi trovas ĉe:

https://uea.org/alighoj/donacoj

Krome UEA profitas la okazon por memorigi, ke favorpreza aliĝperiodo al la UK daŭros ĝis la 31-a de decembro 2018. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne mistrafu la okazon facile kaj naturamike aliĝi per nia reta aliĝilo kaj helpi disvastigi tiun informon:
https://uea.org/alighoj/uk_alighilo

UEA, nome de la monda esperantistaro, kore dankas la solidaron kaj malavaron de la donacintoj al la Fondaĵo "Partoprenu UK-on".



ingen rubrik

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 768
2018-12-04


PREPARE AL HOMRAJTA TAGO, 10 DECEMBRO, KAJ ZAMENHOF-TAGO, 15 DECEMBRO

La 10-a de decembro estas Homrajta Tago ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Tiu ĉi Tago de la Homaj Rajtoj markas la datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, akceptita de la Ĝenerala Asembleo de UN je tiu dato en la jaro 1948.

Ĉi-jare ni festos la 70-an datrevenon de tiu epokfara Deklaracio.

En la nuna jaro la Homrajta Tago kaj la Zamenhof-Tago (15 decembro) okazos en la sama semajno. Ni rekomendas al niaj membroj, lokaj grupoj kaj kunlaborantaj asocioj, ke ĉi-jare ili kombinu la festadon de ambaŭ aranĝoj.

Zamenhof ripete emfazis la gravecon de plena partopreno en la internacia vivo en spirito egaleca – sen diskriminacio religia, rasa, kaj ... lingva. Li mem plurfoje aludis al tiuj idealoj, kiuj fine trovis lokon en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

“Absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla,” Zamenhof asertis post la Bulonja kongreso de 1905. En sia “Deklaracio de Hilelisto” li skribis, ke “ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj ĝiaj loĝantoj,” kaj ke “en sia familia vivo ĉiu homo havas plenan, naturan kaj nedisputeblan rajton, paroli kian lingvon aŭ dialekton li volas kaj konfesi kian religion li volas” – sed tion fari en harmonio kun tiuj kiuj praktikas alian lingvon aŭ alian religion.
En multaj lokoj, ekzemple en sia parolado en London en 1907, Zamenhof firme identigis sin kun samaj idealoj kiel tiuj deklaritaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Eĉ antaŭ la oficiala akceptiĝo de la Deklaracio, Universala Esperanto-Asocio metis en sian statuton aludon al la homaj rajtoj kiel esencaj kondiĉoj por ĝia laboro. Paragrafo 5 de la nuna statuto deklaras, ke “Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.”

Tra la jaroj – en niaj eldonaĵoj, niaj kongresoj, niaj mesaĝoj al niaj membroj kaj la Esperanto-movado ĝenerale – ni emfazis la gravecon de la Deklaracio por la paca kaj libera disvolviĝo de la internacia komunumo.

Pro sia sindediĉo al la internacia vivo, la libera interŝanĝo de personoj kaj de ideoj, kaj la forigo de ĉiuj formoj de diskriminacio, inkluzive de la lingva, la Esperanto-movado, kaj precipe UEA, estas modelo, ekzemplo, kaj heroldo de la paca internacia vivo. Dialogo plibonas ol armiloj, kaj egaleca dialogo plibonas ol diskriminacia.

Kion fari por festi tiujn du specialajn tagojn? Niaj aŭstraj kolegoj jam montras la vojon: ĉi-sabate en Vieno, kunlabore kun la Pola Kulturinstituto, ili festos kaj la pacon kaj ĝian sekvanton Zamenhof, ligante la Zamenhof-Tagon kun la 70-jariĝo de la Deklaracio. Eble vi povus similan aferon fari. Ni proponas jenajn ekzemplajn agadojn:

  • Instigi al legado kaj pli funda interkonatiĝo kun la teksto de la Deklaracio, kies Esperanto-traduko troviĝas ĉe https://www.ohchr.org/EN/UDHR/Pages/Language.aspx?LangID=1115 kune kun la aliaj 512 tradukoj faritaj ĝis nun; kaj kiu ankaŭ estas trovebla en la libreto Fundamento de homaj rajtoj (2016),
  • Dediĉi vian lokan kunvenon al la Deklaracio, eble per laŭtlegado de kelkaj paragrafoj,
  • Alvoki al simila agado ĉe aliaj lokaj kluboj,
  • Mencii la datrevenojn en sociaj medioj,
  • Skribi gratulan mesaĝon al via nacia Asocio pri UN menciante kaj la Deklaracion kaj la rolon de Zamenhof,
  • Sendi similan leteron al vialanda UNESKO-Komisiono,
  • Atentigi pri, kaj kontribui al, filmprojekto de UN, lanĉita de la Ĝenerala Sekretario Antonio Guterres: https://www.un.org/en/udhr-video/. Temas pri alvoko al registrado de filmetoj en kiuj oni laŭtlegu artikolon de la Deklaracio en sia lingvo kaj diskonigu ĝin ĉe sociaj retoj, uzante la kradvortojn #StandUp4HumanRights #RightsOutLoud . La plej kvalitajn vi povus sendi al la projektaj respondeculoj, tiel ke iu el ili eventuale aperu ĉe Youtube.


Fwd: [N-ro 769] Konkurso por krei novan kunlaborejon por nia komunumo



KONKURSO POR KREI NOVAN KUNLABOREJON POR NIA KOMUNUMO

KION?

La Estraro de UEA, en la klopodo igi la Asocion pli demokratia, kreos novan forumon por faciligi la komunikadon kaj kunlaboron inter la esperantistaro kaj nia Asocio. Ĝi estos la oficiala kunlaborejo de UEA, kie ĉiu esperantisto havos eblecon aktivi proksime de la Estraro kaj niaj diversaj komisiitoj kaj kunlaborantoj. Samtempe, la Estraro havos eblecon koni novajn agadproponojn.

En la forumo estos pluraj kategorioj, rubrikoj kaj subrubrikoj, organizitaj laŭteme, kie laborgrupoj diskutos ideojn kaj proponojn, cele al konkretaj agadoj en kunlaboro kun UEA. Ĝi konservos ĉiujn proponojn kaj ideojn laŭ organizita kaj facile retrovebla maniero. La plano celas respondi al malkontentoj pri la nunaj komunikejoj.

KAJ VI?

Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon kaj enspezo-deziron por la kreado de tiu forumo kaj monatan enspezon por zorgi pri la retejo dum unu jaro (per kontrakto renovigebla por pliaj periodoj).

Se vi ne estas komputilisto, sed volas uzi tiun kunlaborejon, prezentu viajn ideojn pri la dezirataj rimedoj de la forumo.

KIA?

  • La forumo havu similan strukturon al http://forumo.esperanto.net kun kategorioj, rubrikoj kaj subrubrikoj kun la jenaj trajtoj:
  • Ĝi estu malfermita al ĉiuj por legado, sed ĝi postulu aliĝon por skribado.
  • Ĝi ebligu krei plurajn kategoriojn de forumanoj, kiuj havos aliron al specialaj partoj de la forumo.
  • Ĝi ebligu taksadon de komentoj fare de la membroj.
  • Ĝi donu poentojn aŭ stelojn al membroj laŭ pozitiva taksado de legantoj.
  • Dezirindas, ke bonaj komentoj pli supre montriĝu en la fadenoj (www.kialo.com)
  • Ĉiuj registritaj forumanoj rajtu komenti afiŝojn, sed nur forumanoj kun iu minimuma poentaro rajtu krei novajn afiŝojn.
  • Nur membroj de UEA kun alta poentaro rajtu krei novajn rubrikojn kaj administri kategoriojn aŭ rubrikojn.
  • Estu facile formatigi tekston, kiel en Word.
  • Estu facile aldoni bildojn per kopio kaj algluo, aŭ per alŝutado al la forumo, sen la neceso de alŝutado al ekstera retejo.
  • Ĝi ebligu al administranto la sendadon de avertoj kaj specialaj komunikoj al la forumanoj per retmesaĝo.
  • Ĝi ebligu la abonon de fadenoj (por ricevi retpoŝte novajn komentojn).
  • Estu robot-kontrolo (“captcha”), por kontroli, ke abonas nur homoj.

KIEL, KIAM?

La limdato por prezenti vian proponon estas la 10-a de januaro 2019. Por kandidatiĝi, bonvolu sendi bazan grafikan ideon kaj planon pri la strukturo de la retejo.

La Estraro de UEA decidos pri la gajninta propono.

La gajninto de la konkurso kun UEA devos liveri la retejon plene funkcianta, adaptita al la petoj de la Estraro kaj preta ene de 30 tagoj post la anonco de la gajninto, kiam la verkinto ricevos la pagon por ĝia kreado. Tridek tagojn post la livero de la retejo, la verkinto ricevos la unuan monatan pagon, kondiĉe, ke li/ŝi plenumu la plibonigojn petitajn de la Estraro dum la periodo.

Por pliaj informoj, se vi havas demandojn, aŭ por sendi vian proponon skribu al




Please publish modules in offcanvas position.