Nova programo de Radio Esperanto

la 5an de aprilo aperis la 52a programo de “Radio Esperanto”
(Kaliningrado, Ruslando). Halina Gorecka rakontas pri la stato de la
koronvirusa pandemio en la plej okcidenta Ruslanda regiono. Sekvas
Esperanto-novaĵoj kaj prezento de la printempa eldono de “La Ondo de
Esperanto” kaj de la antologio “El la rusa poezio”. En la literatuta
rubriko Halina legas novelon de Paulo Sérgio Viana; fine de la programo
sonas kanzono de de Gijom Armide. Ĉi tiu kaj ĉiuj pli fruaj podkastoj de
“Radio Esperanto” estas aŭskulteblaj kaj elŝuteblaj ĉe
http://radio.esperanto-ondo.ru/