Senpaga aliĝebleco al SEL-Skolta Esperanto-Ligo

=========================================================
GAZETARA KOMUNIKO DE SKOLTA ESPERANTO-LIGO
Kontakto: 

Dato: la 3-an de junio 2020
Temo: Senpaga aliĝebleco al SEL-Skolta Esperanto-Ligo
=========================================================

Skolta Esperanto-Ligo (SEL), internacia faka asocio fondita en 1918
kaj kunlaboranta kun UEA, decidis fari senpaga la jaran membrecon. La
estraro konsideras, ke la Ligo kalkulas je multaj volontuloj kaj la
nuntempe disponeblaj rimedoj povas kovri la kostojn de la baza agado.
La membroj povos pagi por aldonaj servoj, je la kosto. Por difinitaj
agadoj kaj konkreta bezono oni starigos kampanjon por kolektado de
laŭcelaj rimedoj.

Sen la postulo de membro-kotizoj - kaj sen la komplikaĵoj kaj
kromkostoj sendi monon ofte alikontinenten - pli da geskoltoj kaj
geskoltestroj, aktivaj kaj iamaj, povos resti informitaj kaj
kunligitaj ĉirkaŭ SEL.

Oni petas diskonigi la informon ĉar SEL celas disvastigi la skoltajn
idealojn per Esperanto kaj diskonigi kaj utiligi Esperanton inter
geskoltoj.

"Iam skolto, ĉiam skolto" oni diras. Do eĉ esperantistoj, kiuj ne plu
agadas en Skoltismo aŭ kiuj simpatias kaj apogas tiun movadon, povas
montri sian subtenon al la du ideoj per enregistriĝo en SEL. Sufiĉas
aliri ĝian retejon: http://www.skolta.org kaj plenigi la formularon.

Pri Skoltismo kaj Esperanto
=====================
En 1908, Skoltismo estis porjunulara movado iniciatita de brita
generalo Baden-Powell (1857-1941). La ideo tuj kaptis la publikon per
serio de ses broŝuroj amase disvenditaj kaj aperintaj ĉiun duan
semajnon. En unu el ili, la aŭtoro rekomendis al la skoltoj lerni
Esperanton ne nur kiel “sekretan lingvon” por skolta patrolo sed ankaŭ
ĉar “oni povas elturniĝi per ĝi en aliaj landoj” kaj “ĝiaj
lernolibretoj estas nekostaj”.

Dek jarojn poste, en 1918, Skolta Esperanto-Ligo estis fondita de
Alexander William Thomson (ps. Avoto), kiu pensis dum la milito pri
starigo de organizaĵo por favori la internacian amikecon kaj
reciprokajn servo-interŝanĝojn inter geskoltoj, kun Esperanto kiel
lingvo.

Skoltismo estas praktikata de knaboj kaj knabinoj en preskaŭ ĉiu lando
de la mondo kaj la lingvaj demandoj (kaj limigoj) estas spertataj
ankaŭ en internaciaj skoltaj organizaĵoj.

=========================================================
FINO DE LA KOMUNIKO
=========================================================

__._,_.___

Posted by: James Rezende Piton <>