Kiel vi lernis Esperanton? Ĉu vi uzis apojn?

Karaj amikoj, kiuj apoj estas plej ofte uzataj por lerni Esperanton laŭ vi?

Katalin Kovats verkas artikolon por la nova "Manlibro pri Instruado" kaj via helpo estas petata. Nome de UEA, kunlabore kun ŝi, ni afable petas al vi respondi, plenigante tiun formularon: https://forms.gle/6gNQZmrUoLxaeQNTA. Helpu, ke la respondoj estu de diversaj aĝanoj kaj diversaj landoj.

Respondintoj ĝentile ricevos la artikolon antaŭ ol ĝi aperos oficiale. La reeldono de la Manlibro - https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7430 - estas tre atendata afero kaj vi povos riĉigi ĝin per via amika partopreno.

Ni kreis tiun afiŝon en fejsbuko: https://www.facebook.com/universala.esperanto.asocio/posts/10157816854418577. Vi povas helpi ankaŭ diskonigante tiun mesaĝon kaj la afiŝon en fejsbuko. Sama afiŝo ankaŭ videblas en tvitero de UEA: twitter.com/ueaviva.

Kore kaj admire,

Fernando Maia Jr.
Universala Esperanto-Asocio | Vicprezidanto
-
Subtenu la laboron de UEA per membriĝo: