MondaFest’ 2020: unua semajno kun riĉa programo

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 889
2020-06-25


MONDAFEST’ 2020: UNUA SEMAJNO KUN RIĈA PROGRAMO

La Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) malfermiĝis sabaton, la 20-an de junio, per la Somera Inaŭguro. La malferman ceremonion oni povas spekti i.a. per la jutubkanalo de UEA, UEAviva: youtu.be/SCMdxEIu128. Jam 2 500 homoj spektis ĝin per YouTube. Ciferojn pri la inaŭguro 24 horojn poste eblas legi ĉe revuoesperanto.org/mondafest_ciferoj. Post la inaŭguro la Festivalo anoncis plurajn okazaĵojn por la unua semajno.

Unuaj kontribuoj venis de Kanado: la Virtuala Kinejo, kun filmoj pri aktualaj temoj, kaj la festivala lanĉo de la Poŝtkarto de Espero (estu inter la unuaj 100 donacantoj!).


Kaj de la 25-a ĝis la 29-a de junio realtempe sekvu kaj partoprenu programerojn de Kontakto, KAOEM, UEA kaj Esperanto-USA.

“En Kontakto!” estas la unua sesio de pluraj babiladoj realigotaj de TEJO kaj la redaktoro de Kontakto, Rogener Pavinski. Abonu la revuon por plene ĝui: https://uea.org/alighoj/abonilo. La Tago de Azio kaj Oceanio (TAO) estas la unua kunsido de la regionaj komisionoj de UEA, kiuj proponos dum la Festivalo riĉajn tagojn omaĝe al la diversaj kulturoj de niaj mondopartoj. La 65-a AMO-seminario, programo de UEA nuntempe kunorganizata kun ILEI, proponas 5 horan programon kun partopreno el aktivuloj de pluraj landaj asocioj. Kaj NASK, la unua unusemajna evento de MondaFest’ 2020, en kiu la Prezidanto de UEA, Duncan Charters, estos instruisto de la supera kurso, komenciĝos la 29-an de junio.

Vizitu regule eventaservo.org/e/mondafest2020 kaj abonu la Festivalan Kurieron ĉe mondafest.net.