#mondafest2020 Omaĝe al Júlia Sigmond

image.png

#mondafest2020 Omaĝe al Júlia Sigmond: Hodiaŭ, la 11-a de julio, estas la naskiĝdatreveno de la ruman-hungara verkistino, redaktorino kaj pupteatra aktorino Júlia Sigmond, forpasinta ĉi-jare, pro la nuntempa pandemio, la 23-an de marto. Ŝia lasta naskiĝdatreveno, pasintjare, estis la 90-a, kaj "90" estas la titolo de la lasta rakontkolekto kiun ŝi publikigis (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9751): ĝin konsistigas mallongaj rakontoj, leteroj, memoroj, pripensoj, kiuj mozaike skizas multfacetan portreton de la Aŭtorino.

Kiel eta omaĝo en la tago de ŝia naskiĝdatreveno, en la 11-a tago de julio, en la suba ludlisto disponeblas 11 sonregistritaj rakontoj el "90":
https://soundcloud.com/saraspano/sets/julia-sigmond-rakontkolekto-90

Voĉlegis por vi, kaj voĉlegos pliajn dum la venontaj semajnoj, Sara Spanò. Aŭskultu ilin por interkonatiĝi kun Júlia, kun fragmentoj de ŝia vivo, kun ŝiaj pensoj; aŭskultu ilin por vidi la mondon tra la speciala prismo de ŝia verkado.

Originale ĉe https://revuoesperanto.org/Julia_Sigmond

Ankaŭ ĉe: https://www.facebook.com/universala.esperanto.asocio/posts/10157932815298577

Via diskonigo bonvenas!

Kore,

Fernando Maia Jr.
Universala Esperanto-Asocio | Vicprezidanto
-
Subtenu la laboron de UEA per membriĝo: