Enketo pri membreco en UEA/TEJO kaj monataj pagoj


image.png

La estraroj de UEA kaj TEJO diskutas la eblon enkonduki monatan membrecon en la organizoj. Ĉiuj esperantistoj, ĉu membro de UEA/TEJO aŭ ne, estas bonvenaj esprimi sin pri la temo, plenigante tiun ĉi enketon pri la avantaĝoj de membreco kaj pagmanieroj por iĝi membro de UEA/TEJO:

https://forms.gle/8AUMCbGD8vGs8N4o7

Por ricevi kiel eble plej akuratan reprezenton de la sintenoj inter la esperantistoj, ni afable petas al ĉiuj vaste diskonigi la enketon. Koran dankon!


Fernando Maia Jr.
Universala Esperanto-Asocio | Vicprezidanto