FILIPINA ESPERANTO-JUNULARO FESTOS SIAN 7-AN DATREVENON

Filipina Esperanto-Junularo: datrevena festo, nuntempaj kaj venontaj iniciatoj

Karaj amikoj kaj kolegoj,

Kvankam ĉiuj estas okupitaj dum la kongresa sezono, mi tamen kaptas la oportunon por informi pri la nuntempaj kaj venontaj iniciatoj de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ).

FILIPINA ESPERANTO-JUNULARO FESTOS SIAN 7-AN DATREVENON

FEJ festos sian 7-an datrevenon je la 19-a de septembro 2020! Kvankam la nuntempa movado aktivas nur 7 jarojn, kiu estas relative mallonga tempo, ni efektive fariĝis la plej longdaŭra movado en Filipinoj ekde kiam la unuaj spuroj de organizita movado aperis en la lando en 1907. En tiuj jaroj, FEJ kreis diversformajn iniciatojn por naski novajn esperantistojn kaj alporti ilin kiel junajn fortojn de la internacia movado. Pro la reta alireblo de la kongresoj, FEJ lastatempe sukcesis atingi kelkajn novajn rekordojn: interalie, la partopreno de 14 filipinaj esperantistoj en la reta Internacia Junulara Kongreso (IJK), en kiu neniam antaŭe reprezentiĝis la lando en la 76-jara historio de la kongreso.

Kadre de tio, FEJ okazigos kelkajn eventojn, ĉiujn en la interreto, en aŭgusto kaj septembro 2020. Okazos prelegoj, enkondukaj kursoj pri Esperanto, kultura programo, ktp. 

Por pli bone informiĝi pri niaj venontaj eventoj, vizitu la koncernan paĝon (daŭre ĝisdatigatan) en Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/fej7jara.

Mi aparte reklamas nian unuan eventon:

"FEJ 7-Jara: #PorNovaFEJ - Inaŭguro", kiu okazos je la 15-a de aŭgusto 2020, 09:00 ĝis 12:00 UTC
Formala inaŭguro de la datrevena festado kaj prezento de la eventoj, kun la prelegoj de Albert Stalin Garrido, Carl Dizon, kaj Andrea Marie Dobles. Okazos ankaŭ paneldiskuto inter filipinaj junuloj pri lingvolernado dum la pandemio kaj kelkaj kulturaj prezentoj. 

Ĝi okazos per Zoom; por ricevi detalojn por aliri la eventon, aliĝu per la jena ligilo: bit.ly/FEJ7jara01


FILIPINA ESPERANTO-JUNULARO PREZENTAS SIN ĈE LA VIRTUALA MOVADA FOIRO

Ekde lundo ĝis vendredo, FEJ ĉiutage aperas kadre de la Virtuala Movada Foiro dum la Virtuala Kongreso (VK). Ni aperas kaj prezentas nian agadon de 10:00 ĝis 11:00 UTC. Se vi Interesiĝas pri nia agado kaj iomete da historio, venu, aŭskultu la prezenton, kaj havu ankaŭ la oportunon babili aŭ demandi pri la organizo kaj Filipinoj ĝenerale. 

Ni atendas vian ĉeeston!


photo
Albert Stalin T. Garrido
National Chairperson, Philippine Esperanto Youth

+639982491891 | 

Quezon City, Philippines