Kie estas la Duolingo-lernintoj?

Saluton samideanoj!

Tre ofte en Esperantujo oni demandas kie estas tiuj homoj kiuj lernis Esperanton per Duolingo.
Por respondi al tiu demando, nia junulara sekcio, TEJO, publikigis novan filmeton pri la Duolingo-generacio.

Duolingo-lernintoj estas ankaŭ inter ni.
En UEA du komitatanoj estas Duolingo-lernintoj, en TEJO temas pri eĉ pli granda kvanto, kaj du el ili oficos ekde septembro en la estraro de TEJO kiel prezidanto kaj vicprezidanto.
Mi varme invitas vin spekti kaj poste diskonigi la filmeton.

Samideane,
Marko
_._,_._,_