Antaŭmendu la novan paperan PMEG 2020

OBS! Vill du veta mer om PMEG och diskutera en eventuell gruppbeställning för att få ner fraktpriset? Häng med på Zoom lördag 26 september kl. 11. Läs mer och anmäl dig i Kalendaro.
 
Kara esperantisto,

ĉu vi iam dubis, ĉu vi ĝuste uzas la akuzativon? Ĉu vi ne certas, kiam uzi la artikolon “la”? Ĉu vi havas iujn ajn demandojn pri la gramatiko de Esperanto?

Jen la solvo – antaŭmendu la novan eldonon de la fama Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko – PMEG 2020!

PMEG estas la verko pri la Esperanto-gramatiko, kiu devas ne manki en via libroŝranko!

Ĝi estas verko por ordinaraj esperantistoj, kiuj volas detale studi la gramatikon, vortfaradon, skribon kaj elparolon de la Internacia Lingvo

PMEG 2020 estas profunde tralaborita eldono. En preskaŭ ĉiu sekcio ĝia aŭtoro Bertilo Wennergren faris korektojn aŭ kompletigojn, kaj iuj gravaj sekcioj estas preskaŭ tute reverkitaj laŭ novaj eltrovoj kaj ideoj.

Nur por la antaŭmendoj validas la speciala prezo de PMEG – 28€! Sendokostoj kalkuliĝas aparte.

Dum oktobro E@I presos la libron kaj tuj dissendos ĝin al la mendintoj. Do hastu – ricevu la novan PMEG jam novembre por povi donaci ĝin al iu esperantisto (aŭ rekte al vi mem)!

Aldone vi ricevos ankaŭ PDF-version de la libro por ĉiam havi ĝin en via poŝo – plene senpage!

Eksciu pli pri la papera PMEG 2020 kaj antaŭmendu vian libron ĉe pmeg.ikso.net!

Antaŭgoje pri via antaŭmendo,

La E@I-teamo