La prezidanto:
Nova kunlaboro kun niaj najbaraj landoj
Mi jam certe skribis multe pri tio, kiom gravas bona kunlaboro inter homoj kaj
organizoj. Ofte oni ekhavas pli multon por fari, por kio ŝajne mankas jam la
energio, aŭ eble oni havas nur la samajn taskojn, sed la tempo aŭ la forto ne
sufiĉas pro io. Ĉiukaze estas tre bone, se tiam oni povus dividi la taskojn kun iu,
kiu eble havas la saman situacion, sed per plano kaj klara strukturo oni kune
kapablas pli bone iri antaŭen. Tiel estas pri landoj, socioj, organizoj, sed ankaŭ en
familioj aŭ ekzemple en nia estraro.
Oni atingas pli da rezultoj kunigante siajn fortojn. En Esperantujo tio ŝajnus esti
simpla afero, ni havas komunan lingvon kaj verŝajne komunan celon. Eĉ se temas
pri Esperanto-organizoj en Skandinavio, tiam la kunlaboro devus esti natura kaj
eĉ deviga konsiderante, ke tiuj landoj jam estas konektitaj per mil fadenoj. Ni
komencis (aŭ pli ĝuste rekomencis) la kunagadon per nia dua skandinava
kongreso en 2018 surŝipe inter Kopenhago kaj Oslo, kaj jam nun estas planoj pri
la tria skandinava kongreso printempe en 2021. Ni esperu, ke la pandemio ne
malhelpos realigi ĝin!
Antaŭ nelonge NEL interkonsentis kun la Sveda Esperanto-Federacio pri tio, ke
niaj membroj senpage ricevos la retversion de ilia membrogazeto, La Espero, kaj
interŝanĝe la svedaj esperantistoj ricevos nian Norvega Esperantisto. Tio certe
kontribuos al tio, ke pli da niaj membroj legos kaj konatiĝos pri la sveda movado.
Tio estas grava kaj bona paŝo, kiun povus sekvi aliaj, ekzemple sama interkonsento kun la dana E-organizo, aŭ eĉ eldonado de komunaj numeroj.
Al nia reta seminario en novembro (pri kiu vi povos legi en paĝo 4) ni invitas
ankaŭ esperantistojn el Svedio kaj Danio. Ni povos aŭskulti la prelegon de Stefan
MacGill kaj diskuti pri tio, kiel ni kune povos rejunigi nian komunumon en
Skandinavio. Do, ne forgesu aliĝi kaj partopreni ĝin!
Mario Machlik
Aliĝu al reta seminario de NEL
sabaton la 21an de novembro
Laŭtradicie NEL aranĝas seminarion en la jaroj sen landa kongreso. Dum tiuj
seminarioj ni havas gastpreleganton, kiel Peter Baláž, kiu prezentis la organizon
E@I, aŭ Lu Wunsch-Rolshoven, kiu prelegis pri informado pri E-o. Kelkfoje niaj
propraj membroj elektas interesan temon por prezenti, kiel en 2014 (artefaritaj
lingvoj), aŭ lastfoje antaŭ du jaroj dum la skandinava kongreso (diversaj temoj).
Ĉi-jare Stefan MacGill estos nia gasto. Li estas bone konata esperantisto, verkisto,
redaktoro, antaŭa vicprezidanto de UEA, eksprezidanto de ILEI, kiu nuntempe
ĉefe okupiĝas pri organizado de seminarioj de AMo (Aktivula Maturigo). La
titolo de lia prelego estos: «Rejunigo de la skandinava komunumo». Kiel novaĵon,
nun ni invitos ankaŭ esperantistojn el Svedio kaj Danio por priparoli kiel ni povus
daŭrigi kaj plifortigi nian kunlaboron.
La seminario okazos interrete per Zoom sabaton la 21an de novembro de la 15a
horo ĝis proksimume la 17a horo. Vi povas aliĝi sendante retmesaĝon al
, prefere antaŭ dimanĉo la 15a de novembro. La plej
grandaj kluboj (Oslo, Trondhejmo kaj Tromsø) verŝajne organizos kunvenon
ankaŭ ĉi-foje, kiun la klubanoj povos kune partopreni.
Bonvenon al la seminario en novembro!
––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––
(Noto de A-L Åkerlund: Mi bedaurinde ne povis kopii la ligilon al la gazeto mem.)