Unesko faras enketon per Esperanto


Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 943
2021-04-10


UNESKO UNUAFOJE FARAS ENKETON PER ESPERANTO - UEA ALVOKAS ĈIUJN ESPERANTISTOJN PARTOPRENI

[ Kun afabla peto republikigi la mesaĝon en viaj lokaj, landaj kaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]

La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado. Per tio oni antaŭenigas universalan respekton al justeco, al la regado de leĝo kaj al homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. Unesko ankaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj. Por evoluigi la realigon de la celoj, ekde 1971 ĝis 2015, Unesko trifoje publikigis serion de Tutmondaj Raportoj pri Edukado kaj planas publikigi la novan raporton Futuroj de Edukado: Lerni fariĝi (Futures of Education: Learning to Become) en novembro 2021.

Por vaste kolekti ideojn kaj bone prepari la tutmondan raporton, Unesko fondis Internacian Komisionon pri Futura Edukado kun 17 altrangaj fakuloj el diversaj landoj, estratan de s-ino Sahle-Work Zewde, la Prezidento de la Federacia Demokrata Respubliko Etiopio. Unesko publikigis 1-minutan enketilon en 17 lingvoj, inkluzive Esperanton danke al la iniciato kaj traduko de Renato Corsetti.

UEA traktas tion kiel ŝancon por esperantistoj esprimi siajn opiniojn en la tutmonda raporto pri edukado. Tio estos grava ago laŭ la strategiaj planoj disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto kaj por vidigi al Unesko la utilecon de nia lingvo. Ju pli multaj esperantistoj plenigos la enketilon, des pli klare la lingva valoro estos videbla al Unesko. UEA do alvokas, ke ĉiu esperantisto investu unu minuton plenigi la facilan enketilon laŭ la indiko sur la retejo en.unesco.org/futuresofeducation/top-3-challenges-and-purposes-education/Esperanto aŭ mallonge: bit.ly/enketounesko2021. Ĉiuj Esperanto-organizoj, grupoj kaj kluboj dissendu anoncojn por instigi esperantistoj! n partopr eni. La enketado finiĝos en la fino de aprilo.

Por doni nian kontribuon kaj influon al la Tutmonda Raporto de Unesko, UEA planas speciale sendi al Unesko proponan raporton, laŭ la indikoj de Unesko: kiel edukado povas esti uzata por formi la futurojn de la homaro kaj la planedo: kio devas esti memorata kaj kio devas esti akcentita pri ĉi tiuj du aferoj. UEA invitas talentajn esperantistojn sendi siajn proponojn al la dua vicprezidanto de UEA, Trezoro Huang Yinbao  kaj al la ĉefreprezentanto de UEA ĉe Unesko François Lo Jacomo  antaŭ la 20-a de aprilo 2021. La proponoj povas esti tre konkretaj aŭ Ä! eneralaj . La fina propona raporto devas esti maksimume 1000 vortojn longa.

Atentu: Bonvolu nepre uzi komputilon por plenigi la demandaron, ĉar sur telefono foje ne aperas la fina butono “Sendu”.