La heredaĵo, nova esperantlingva filmo el Burundo

Dankon Kwibe: La heredaĵo. Miriadanoj Filmo, Burundo, aprile 2021. 30-minuta HD-filmo. [jutub-spektebla senpage: https://www.youtube.com/watch?v=hX097I5C__k]

La heredaĵo estas nova filmo realigita de la DR kongano Dankon Kwibe en du partoj. La unua parto estas anoncita al la esperantista publiko la 20-an de aprilo 2021. Estas filmo, kiu reliefigas konkretajn problemojn, kiel edziĝon kun la vidvino de la frato, postulojn de la socio rilate al viro kaj favorojn al virino. Mallonge, la filmo prezentas enrigardon pri kelkaj tradiciaj praktikoj, kiuj bremsas aŭ malkuraĝigas la procezon de virina emancipiĝo en Afriko.

Kwibe, la ĉefa rollulo, post la morto de la frato edziĝis kun ties edzino laŭ lokaj tradiciaj postuloj kaj tiel heredis la bonhavaĵojn de la mortinto. La juna paro dediĉis sin al trankvila familia vivo sufiĉe plena de reciproka amo. Ĉiutage la edzino dommastrumas, prizorgas la infanon kaj preparas la revenon de la edzo, kiu iras labori ĝis iam ĉio ŝanĝis: la edzo decidis havi duan edzinon…

Temas pri interesa, pensiga filmo kun subtekstoj en la angla lingvo realigita en afrika etoso. Malgraŭ malbona prononcmaniero de kelkaj aktoroj, ŝokaj paroloj kaj agoj ĉe la filmfino –  kio donas impreson pri manko de respekto al virino – la kinaĵo estas vere spektinda ankoraŭ ke, la rezulto teknike estas admire bonkvalita kaj la rolluloj tre elturniĝemaj kun limigitaj rimedoj.

Dankon Kwibe meritas kuraĝigon per ŝato pri sia filmo kaj krom tio, ankaŭ subtenon por vivteni sin kaj precipe por povi en mallonga periodo realigi en bonaj kondiĉoj la duan parton de sia projekto.


(Ricevita per )