La Eŭropa Unio (EU) komencis „Konferencon pri la estonteco de Eŭropo“, kiu celas ellabori gvidliniojn por plia evoluo. Kiel elemento de tiu Konferenco okazas konsultado de la eŭropuniaj civitanoj: ili estas invititaj proponi kaj diskuti ideojn, kiamaniere EU evoluu. La Eŭropa Komisiono starigis platformon por tiu civitana debato: https://futureu.europa.eu/ (havebla en ĉiuj 24 oficialaj lingvoj de EU, elektu vian lingvon je aliro). Kelkaj proponoj jam afiŝitaj rilatas al la lingva reĝimo de EU (komuna lingvo, lingva egalrajteco ktp.). Kelkaj el ili pledas por la uzo de Esperanto, aliaj proponas ekzemple la anglan kiel komunan lingvon de EU. Apogu la sekvajn proponojn:
· Esperanto, komuna kaj neŭtrala lingvo, facile lernebla: nova ilo por pli unuiĝinta EU
https://futureu.europa.eu/processes/OtherIdeas/f/8/proposals/5399
· Enkonduko de Esperanto en la lernejojn
https://futureu.europa.eu/processes/Education/f/36/proposals/260
· Agnosko de Esperanto kiel unu el la lingvoj de EU-civitanoj
https://futureu.europa.eu/processes/OtherIdeas/f/8/proposals/17955