"Esperanto en EU": Diskutrondo 2021-09-16

De: Klaus Leith <>

Ĵaŭdon, 2021-09-16, je la horo 19:00 (Bruselo, UTC+2)
 
Esperanto en EU
 
Diskuto pri la kampanjo de UEA/EEU rilate al la eŭropunia "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo", kiu komenciĝis en majo 2021 kaj daŭros ĝis marto 2022.
 
Diskutestro: Raphael Das Gupta (Rafaelo)

La EU-Konferenco enhavas elementon de civitana konsulto, per kiu eblas starigi civitanajn proponojn. Multaj samideanoj partoprenas la civitanan konsulton kaj apogas por-esperantajn proponojn, kiuj - se ni sukcesas konvinki per niaj argumentoj - estos diskutataj kaj eble realigotaj per EU. Temas pri lingvopolitikaj demandoj, ekzemple enkonduko de Esperanto kiel lerneja fako aŭ agnosko de Esperanto kiel minoritata lingvo.

Ligilo al la zuma evento (aliro eblas ekde 10 minutoj antaŭ la komenco):
https://us02web.zoom.us/j/82392714977?pwd=VnBlMDcrQjZXUkRRVyt1Z0pCdVEvdz09

aŭ uzu:
Meeting ID: 823 9271 4977
Pasvorto: [la nomo de nia Majstro, tutminuskle]
 
Kelkaj utilaj dokumentoj (ĝisdatigitaj informiloj, statistiko) troviĝos en la EventaServo-paĝo komence de la venonta semajno, kelkaj tagoj antaŭ la evento: https://eventaservo.org/e/uea-eeu-kampanjo-2021-09-16

msgid/europo2/trinity-56d96617-5d3c-44a9-98d7-5eb95fd4f198-1631249908258%403c-app-gmx-bs62.