
Dediĉe al la Tago de urbo Samarkando 2021
LA INTERNACIAJ LETERTAGOJ
“VORTO PRI SAMARKANDO: LA URBO, PRI KIU ONI ŜATAS PENSI, SONĜI KAJ PAROLI”
Baldaŭ denove venos la signifoplena dato kaj festa okazaĵo por la urbo, pri kiu multaj loĝantoj de nia planedo ŝatas pensi, memori, revi kaj paroli. La 18-a de oktobro – la Tago de Samarkando. La evento celas refokusigi nian rigardon je alloga belo, unika aromo kaj arkitektura dekoro de la urbo, listigita en la registro de Monda Heredaĵo
de Unesko.
Tradicie, estas invitataj kontribui ĉiuj, por kiuj Samarkando estas pli ol nura urbo. Por kiuj ĝi estas vivanta memoro, emociplena hisorio, signifa malkovro, amdekaro, rendevuejo
kaj eĉ sorto. Ĉiuj, kiuj persone spertis la mirindaĵojn de Samarkando en realo, ĉu de
malproksime, ĉu estinte tuj apude aŭ eĉ nur en siaj pensoj aŭ sonĝoj, konservis
neforviŝeblajn impresojn pri la grandioza historia heredaĵo kaj neordinara nuntempa kulturo de
la mondfama urbo.
Eble por iuj, ununura vorto sufiĉos por esprimi la vizion pri Samarkando; iuj skribos personan leteron al “Romo de l’Oriento” aŭ verkos saluton forme de poemo, kanto, muziko,
la mondfama urbo.
Eble por iuj, ununura vorto sufiĉos por esprimi la vizion pri Samarkando; iuj skribos personan leteron al “Romo de l’Oriento” aŭ verkos saluton forme de poemo, kanto, muziko,
desegnaĵo, foto ks; aŭ proze komunikos siajn bondezirojn aŭ revojn por la estonteco de la urbo… Kompreneble, ĉio dirota kaj verkota pliproksimigos nin unu al la alia,
unuigos nin ĉirkaŭ la eternaj valoroj, pliigos niajn konojn, evoluigos spertojn, plifortigos pacon
kaj harmonion – ĉion, kio ebligis al Samarkando atingi la renomon kaj majestecon kaj
por ĉiam eniri la historion.
VIA voĉo gravas! Bonvolu sendi viajn reeĥojn, gratulmesaĝojn kaj alispecajn tiutemajn kontribuojn plejeble baldaŭ, laŭeble, ĝis la 1-a de oktobro 2021 al ,
VIA voĉo gravas! Bonvolu sendi viajn reeĥojn, gratulmesaĝojn kaj alispecajn tiutemajn kontribuojn plejeble baldaŭ, laŭeble, ĝis la 1-a de oktobro 2021 al ,
kvankam la materialoj iutempe estos akceptataj ankaŭ post tiu ĉi dato.
La plej interesaj kontribuaĵoj estos publikigitaj en nialanda gazetaro kaj en la venonta
La plej interesaj kontribuaĵoj estos publikigitaj en nialanda gazetaro kaj en la venonta
eldono de “Konciza Enciklopedio de Eksterlanda Samarkandiana: Kulturo Unuigantala Mondon”
ĈIU ricevita mesaĝo estos danke agnoskita kaj la raporto pri la evento estos sendita al ĈIUJ partoprenantoj.
Atendante vian baldaŭan reeĥon, ni antaŭdankas pro via eventuala helpemo kaj kunlaboro.
Sanon al vi kaj bonfarton, pacon kaj harmonion, vivoptimismon kaj kreivan inspiron,
feliĉon kaj bonŝancon!
Sunplenajn bondezirojn el 2760-jara Samarkando,
Anatolij Ionesov, fondinto kaj prizorganto
Enciklopedia projekto “Samarkandiana”
P.O. Box 76, UZ-140100 Samarkando
Uzbekio
Retpoŝto: