Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1019
2022-02-11


MESAĜO DE UEA AL UN KAJ UNESKO OKAZE DE LA INTERNACIA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO, 21 FEBRUARO 2022

[ Mesaĝo sendita al UN kaj Unesko. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]

En la Tago de la Gepatra Lingvo, Universala Esperanto-Asocio festas la kulturan kaj lingvan diversecon de la mondo. Tiu diverseco estas riĉaĵo kiun ni devas protekti kaj antaŭenigi. Respekto al lingva diverseco estas vojo al plena observo de homaj rajtoj.

La jaro 2022 markas la komencon de la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj 2022-2032, kiu ankaŭ estos traktata de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado, en aŭgusto 2022. Sub la temo Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj, homoj el dekoj da landoj pritraktos la situacion de indiĝenaj komunumoj kaj iliaj lingvoj. Per la internacia lingvo Esperanto, ni instigas tutmondan dialogon kaj kunlaboron por la konservado, revigligo kaj antaŭenigo de indiĝenaj lingvoj.

Lingvoj estas ĉe la kerno de identeco, komunikado, socia integriĝo, edukado kaj evoluigo. La plej vasta uzado de lingvoj estas vojo al inkluziveco, por ke neniu estu forlasita. En tiu senco, gravas edukado en gepatraj lingvoj, precipe de infanoj, tiel ke ili havu la plej bonan fundamenton por daŭra kleriĝo.

La gepatra lingvo formu la fundamenton de edukado, sur kiu eblos poste akiri aliajn lingvojn por bone funkcii loke, nacie, kaj internacie. En tiu rilato, la internacia lingvo Esperanto malfermas pordojn al plene internacia komunumo kiu kovras la tutan mondon.

Manko de lingva aliro malhelpas la celon liveri bonkvalitan edukadon por ĉiuj ĝis 2030 (Celo por Daŭripova Evoluigo n-ro 4). Multlingvismo, kiu ebligu kiel eble plej vastan utiligon de gepatraj lingvoj, estas vojo por potencigi edukadon kaj permesi al ĉiuj disvolvi sin. Kompreneble, la edukado alfrontas aliajn defiojn, kiel ekzemple garantii aliron al lernejoj por ĉiuj infanoj kaj bonajn kondiĉojn por instruistoj. Tamen, la lingva demando ĉiam ĉeestas, kaj ne pritrakti ĝin estas grava eraro.

Ni bonvenigas la ĉi-jaran temon de Unesko por la Tago de la Gepatra Lingvo, Uzi teknologion por multlingva lernado: defioj kaj okazoj. Teknologio kapablas antaŭenigi multlingvan edukadon kaj la kvaliton de ĝenerala edukado. Tamen, la lingva divido pligrandigas la ciferecan dividon. Ni bezonas multlingvan teknologion por multlingva edukado en multlingva mondo.

La Esperanto-komunumo respektas kaj subtenas lingvan kaj kulturan diversecon tra la mondo kaj la uzadon de gepatraj lingvoj en edukado ĉie.

[ Jen ligiloj al la mesaĝo kaj la afiŝoj en pluraj lingvoj.

Esperanto esperantoporun.org/wp-content/uploads/2022/02/Gepatra-Lingvo-2022.pdf

Angla esperantoporun.org/wp-content/uploads/2022/02/Mother-Language-2022.pdf

Franca esperantoporun.org/wp-content/uploads/2022/02/Langue-Maternelle-2022.pdf

Afiŝoj i.getspace.eu/cloud/s/KprStBNifiNHaYB ]