Helpo-servo de UEA kaj TEJO

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1026
2022-03-05


HELPO-SERVO DE UEA KAJ TEJO RESPONDE AL LA MILITO EN UKRAINIO

Pasintsemajne la mondo en ŝoko atestis la ekeston de milito pro invado en Ukrainion iniciatita de la registaro de Rusio. En malmulte da tagoj la homaro suferis jam multajn mortojn de senkulpaj homoj - interalie infanoj kaj virinoj - kaj pli ol miliono estis forpelitaj el siaj loĝlokoj. Konfirmante siajn deklarojn pri solidareco al ĉiuj, kiuj suferas pro la plago de milito, UEA, subtene de ILEI, kaj nia junulara sekcio TEJO unuiĝis por starigo de helpo-servo responde al tiuj kondamnataj militaj agresoj, kun serioza atento al tio, ke la UEA-reto enhavas la partoprenon de pli ol 240 kontaktoj en Ukrainio.

La komuna servo klopodas pripensi, kunordigi kaj efektivigi strategiojn por helpi homojn, precipe esperantistojn kaj ties familianojn. La servo havas kiel principajn celojn:

  1. esti centra ejo por akcepti kaj ligi la diversajn helpajn emojn kaj eblecojn en la Esperanto-komunumo, precipe rilate la koncernan militon;
  2. aktive kontakti esperantistojn en Ukrainio kaj atenti iliajn situaciojn kaj de ties familianoj;
  3. peri sekurajn kontaktojn inter esperantistoj, inkluzive en Ukrainio kaj Rusio;
  4. helpi en la komunikado inter homoj helpo-bezonaj kaj homoj helpo-pretaj, respektante kaj garantiante la privatecon de ambaŭ flankoj ĝis la efektiviĝo de la helpo;
  5. meti rifuĝintojn, precipe pro la milito en Ukrainio, en kontakto kun homoj pretaj loĝigi aliulojn;
  6. varbi donacojn por la konto Espero;
  7. identigi aliajn organizaĵojn kaj iniciatojn kun kiuj eblas kunlabori por similaj celoj;
  8. arigi volontulojn kapablajn paroli diversajn lingvojn por helpi en la komunikado kun ne-Esperanto-parolantaj homoj aŭ kun neesperantistaj helpo-celaj organizaĵoj kaj iniciatoj;
  9. kaj kunlabori kun Landaj Asocioj kaj Sekcioj por la celoj de la helpo-servo.

La helpo-servo funkcias pere de la retadreso . Interesatoj helpi en la laborgrupo aŭ informi pri helpo-preteco, ĉu loĝiga, ĉu financa, ĉu alia, povas skribi al tiu adreso. Petoj por la konto Espero por subteno al damaĝitoj en Ukrainio aŭ rifuĝintoj en aliaj landoj, samkiel avertoj pri helpo-bezonaj homoj, precipe esperantistoj kaj ties familianoj, ankaŭ povas esti direktitaj al tiu retadreso. Tiel same konsiloj pri kunlaboro kun jam ekzistantaj neesperantistaj help-iniciatoj. Mesaĝoj senditaj al  restas plene privataj. Alternative, interesatoj povas rekte kontakti al Fernando Maia Jr., Vicprezidanto de UEA, respondeca pri Eksteraj Rilatoj, kiu kun TEJO kunordigas la servon, pere de la retadreso .


UEA kaj TEJO jam ekkunlaboras kun individuoj, landaj asocioj, landaj sekcioj kaj neesperantistaj internaciaj organizaĵoj por la celoj de la helpo-servo. Pasporta Servo estos unu el la iloj de la helpo-servo. Por donaci al la konto Espero, oni aliru https://uea.org/alighoj/donacoj/espero. La helpo-servo raportos periode pri la evoluoj de la laboroj per la komunikkanaloj de UEA kaj TEJO. Ni agnoskas, ke niaj organizaĵoj ne estas grandaj kompare kun aliaj, tamen ni provas helpi laŭ niaj ebloj per nia organiza forto, kun firma konscio pri la unikeco de Esperanto kaj la valoroj de nia organiza forto, kun firma konscio pri la unikeco de Esperanto kaj la valoroj de nia movado.