KER-ekzameno RETE en junio-julio?

Ĉu vi volas trapasi KER-ekzamenon RETE en junio-julio?


UEA anoncas tri ekzamenperiodojn por la jaro 2022:

• en junio-julio estos eblo rete trapasi ekzamenojn, tio signifas ke ĉiu el sia propra hejmo povos ekzameniĝi [17-19 de junio - C1], [24-26 de junio - B2], [1-2 de julio - B1]

• en aŭgusto dum la UK kongreso estos paperaj, ĉeestaj ekzamenoj kaj

• fine de novembro en la malnovaj formoj, kadre de la Tutmonda Ekzamentago ni organizos ĉeestajn sesiojn, dise en la mondo.

Se vi interesiĝas, bonvolu plenskribi la enketilon ĉe: https://forms.gle/gdBMVRsHzNaoZ7ci9


UEA, ekzamena komisiono