La 107-a Universala Kongreso

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1031
2022-03-18


LA 107-A UNIVERSALA KONGRESO: KANADO KAJ KEBEKIO MILDIGAS KOVIM-RILATAJN REGULOJN

La federacia registaro de Kanado anoncis la 17-an de marto la finon de la devigo prezenti negativan KOVIM-teston por plene vakcinitaj vojaĝantoj al la lando ekde la 1-a de aprilo. Tio estas tre bonvena novaĵo por la Universala Kongreso en Montrealo, ĉar tio signifas, ke la plene vakcinitaj vojaĝantoj ne devos fari la testadon en iliaj hejmlandoj, antaŭ alveno Kanade, nek fari KOVIM-teston Kanade - kiel estis antaŭe. Hazarde elektitaj homoj tamen devos trapasi PCR-teston je la alveno, sed ne devos izoliĝi dum ili atendos la rezultojn. “Simple alvenu, plenvakcinita, en bona sano kaj bona humoro, por ĝui la plej grandan Esperantan eventon de la jaro en 3D (3 dimensioj)!”, diras Ĵenja Amis, sekretario de la LKK por Montrealo.

Pli frue, ankaŭ la registaro de Kebekio anoncis serion de mildigoj rilataj al KOVIM-reguloj. Ekde la 12-a de marto 2022 la registaro de Kebekio ne plu devigas limigojn por sociaj eventoj: ne plu estas limigoj rilate al la kvanto de personoj, kiuj povas ĉeesti kune en la sama ejo. Kaj vakcin-pruviloj ne plu estas bezonataj por partopreni kongresojn aŭ viziti aliajn lokojn – ekzemple restoraciojn, koncertejojn, kinejojn, teatrojn, ktp. Krome, ekde la 28-a de februaro, oni ne plu estas devigata labori dehejme kaj ankaŭ la neceso porti la maskon fariĝas malpli strikta – la sola loko, kie oni devos ankoraŭ porti la maskojn, estos la publika transporto.

Jen la listo de la vakcinoj, kiuj en tiu ĉi momento estas akcepteblaj por eniri Kanadon: AstraZeneca/COVISHIELD (ChAdOx1-S, Vaxzevria, AZD1222); Bharat Biotech (Covaxin, BBV152 A, B, C); Janssen/Johnson & Johnson; Moderna (mRNA-1273); Novavax (NVX-COV2373, Nuvaxovid, Covovax); Pfizer-BioNTech (Comirnaty, tozinameran, BNT162b2), inkluzive por infanoj inter 5 kaj 11 jarojn aĝaj; Sinopharm BIBP (BBIBP-CorV); kaj Sinovac (CoronaVac, PiCoVacc). La lasta dozo devas esti ricevita almenaŭ 15 tagojn antaŭ la alveno al Kanado. Oni atentu, ke aliaj vakcinoj (ekzemple Sputnik) ne estas en la listo, sed la listo povas inter nun kaj la UK grandiĝi kun aliaj vakcinoj. La reguloj por vojaĝantoj legeblas ĉe voyage.gc.ca/voyage-covid (france) kaj travel.gc.ca/travel-covid (angle). Oni notu, ke la reguloj ankoraŭ povus reŝanĝiĝi en la venontaj monatoj.

“Tio estas tre bonvenaj ŝanĝoj, kaj federaci-nivele, kaj provinc-nivele”, diras la prezidanto de LKK por Montrealo, Normando Fleury. “Tio efektive signifas la verdan lumon de la registaro al kongresoj kaj aliaj eventoj”, aldonas Ĵenja Amis: “Kanado estas tre sekura lando, kun pli ol 80% da loĝantoj plene vakcinitaj. Aldone, dum la UK estos surloke kongresa kuracisto kaj la protokolo kaj rekomendoj por protekti la sanon de ĉiuj partoprenantoj estos sekvataj.” Aliĝi al la 107-a UK eblas en uea.org/kongresoj/alighilo (kun rabato ĝis la 31-a de marto 2022): “Bonvenon al Montrealo, en plena sekureco!”