Konkurso por Vikipedio

El EKO 29 de Stefan MacGill:

Konkurso por la angla ‘Wikipedia’- ni tiel konigu nin!

En Vikimedio EO ni organizas novan konkurson al kiu mi kore invitas vin! Per kio speciala? Ĝi okazas en la angla Vikipedio! Vizitu la konkursan paĝon!

En Vikimedio EO ni laboras ankaŭ pri Esperanto, ne nur en ĝi. Kaj ne-Esperantaj Vikipedioj estas bonegaj por tiu ĉi celo! Avantaĝo estas, ke helpi verki pri Esperanto povas ankaŭ neesperantistoj. Tamen, spertoj de esperantistoj kiel vi estas ege valoraj kaj gravaj en tia ĉi konkurso, ĉar vi povas koncentriĝi pri la plej gravaj aferoj kaj aparte bone konas fontojn de kiuj vi povas citi informojn! Tial mi invitas vin (se vi bone verkas en la angla) ankoraŭ hodiaŭ legi detalojn kaj mem partopreni!

La konkurso VikiPrintempo COE fokusiĝas pri la regiono de Centra kaj Orienta Eŭropo. Kaj ĉar Esperanto devenas ĝuste de tiu regiono, ni povis facile inkludigi ĝin. Fakte, dum lastaj jaroj partoprenantoj de VikiPrintempo en aliaj lingvoj plendis, ke ne estas sufiĉa materialo en la angla, de kiu ili povus traduki - tio estis nia inspiro por helpi krei altkvalitajn artikolojn pri Esperanto en la angla Vikipedio.

Apartan atenton ni dediĉas al la altprioritataj artikoloj pri Esperanto kaj L. L. Zamenhof. Ideale la konkurso (kaj vi) helpu al ili esti elstaraj! La konkurso daŭros ĝis la 31-a de Majo 2022, do venu kaj helpu kunverki!

Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav, Wikimedia EO (VMEO)Prezidanto