Taksado de la Tria Skandinavia Renkontiĝo

Mi esperas ke ĉiuj partoprenantoj ĝuis la eventon, kiu, laŭ mi, pruvis ke nia lingvo daŭre povas kunigi homojn en bona kaj paca atmosfero. Dankon al ĉiuj kiuj diversmaniere helpis farante prelegojn, ludante muzikon, kantante, legante historion kaj alimaniere.

La celo de nia evento estis kunigi samideanojn en niaj tri skandinaviaj landoj. Por organizi tian eventon oni devas taksi la fizikajn kunvenejojn, la prezojn kaj la tempon iri tien. Mi serĉis kelkajn eblecojn, kaj finfine konkludis ke la pramvojaĝo estos la plej prudenta. Tiu solvo ne estis la perfekta, ĉar la partoprenantoj kiuj loĝas aŭ en la suda parto de Svedio aŭ proksime de Kopenhago havis avantaĝon kompare al aliaj personoj, ĉar ili ne devis vojaĝi tiel longe por atingi la ŝipon. La norvegoj ankaŭ ne partoprenis la unuan parton de la renkontiĝo.

Mi vizitis la junulargastejon en Elsinoro, kiu estas la plej favora atingebla loko por norvegoj kaj la svedoj, sed ili bedaŭrinde ne havis kunvenĉambron sufiĉe grandan por ni. Mi konstatis ke se ni havus du tranoktadojn en junulargastejo proksime al Kopenhago, kaj norvegoj kaj la norddevenaj svedoj bezonus du vojaĝtagojn tien kaj reen, la kostoj tiel altiĝus.

La prezo por la tria Skandinavia Kongreso por persono en dulita kajuto estis 1950 dk.kr., 2600 no.kr., 2750 se.kr. kion mi opinias favora, kaj mi iom dubas ke venus 35 samideanoj se la kosto plialtiĝus. Mi esperas ke eblas firmigi la tradicion tiel ke niaj tri frataj landoj povus renkontiĝi regule. La unua Skandinavia Kongreso okazis 1918, kaj Ann-Louise Åkerlund el Svedio kuraĝe respondecis pri la dua en 2018. Nia origina plano estis renkontiĝi ĉiun trian jaron, kaj laŭ nia interkonsento la respondeco devas alterni inter la tri landoj. Pro la kronviruso, ni ŝovis la eventon al 2022. Ĉu daŭrigi kaj pluteni la tradicion mi esperas sed ne scias, eble helpas se ni renkontiĝos ĉiun kvaran jaron.

Mi ne povas rekomendi ke ni denove uzos la pramkompagnio DFDS por okazigi renkontiĝon tie. Ili malbone traktis nin, kaj ili postulas ke ni krompagu sumon, kiun ni ne komprenas. Eble la kialo estas ke ni uzas la kunvenejon vespere, anstataŭ drinki bierojn en la restoracioj, eble ĉar ni okupas la kongresejon pli longe ol kutimaj gastoj.

Frukto de niaj diskutoj estas ke ni decidis pluevolui la retpaĝon esperantonordio.org.

Mi dankas al ĉiuj pro iliaj partoprenoj. Laŭ mi ni devas vivteni nian lingvon kaj regajni forton kaj inspiron pere de kunestado.

Amike

Peter Wraae

Prezidanto de Dana Esperanto-Asocio.