Magistriĝo pri Interlingvistiko

Magistriĝo pri Interlingvistiko. Rapidu aliĝi!

En la Universitato Adam Mickiewicz (UAM), en Poznano, Pollando jam de 1998 funkcias la internaciaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj. Por la studjaro 2022/23 estas planate startigi 2-jarajn surlokajn magistrajn studojn pri interlingvistiko enkadre de la fako Lingvistiko kaj Inform-mastrumado (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj) por internacia studentaro.

La dulingva (Esperanta kaj angla) programo inkludas:

• kontinuon de Esperanto kaj la angla en supera nivelo (C1-C2)
• lingvistikon (fonetikon, morfologion, sintakson, semantikon) de Esperanto kaj tra ĝi ĝeneralajn nociojn de lingvistiko kaj lingva tipologio
• internacian kaj interkulturan komunikadon, lingvopolitikon
• analizon de planlingvoj (de filozofiaj tra naturalismaj ĝis artaj lingvoj)
• kulturon kaj literaturon de Esperanto kaj tra tio aliron al mondaj tendencoj
• tradukadon inter la angla kaj Esperanto
• informatikajn ilojn kaj metodojn por lingvistoj (retejoj, korpusoj, tradukiloj ktp).

La informoj en du lingvoj, Esperanto kaj angla: http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/magistraj_apr22.html kaj https://kml.amu.edu.pl/en/interlinguistics/

 

Pripensu aliĝi al la unika programo aŭ transdonu la informon al junulo kiu jam eklernis Esperanton! La stud- kaj viv-kostoj en Pollando estas malpli altaj ol en la okcidentaj landoj. Poznano troviĝas duonvoje inter Berlino kaj Varsovio kun regulaj rapid-trajnoj trafikantaj, eblas ankaŭ alflugi, ofte per nealtkostaj kompanioj (mapo en la PDF)

 

Aliĝo:

https://rekrutacja.amu.edu.pl/en/studies-cataloge/jezykoznawstwo-i-zarzadzanie-informacja-specjalnosc-interlingwistyka,554


EKO 42, 

Stefan MacGill