Komenciĝis la UK en Montrealo

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1052
2022-08-07


KOMENCIĜIS LA UK EN MONTREALO KUN NOVA ESTRARO KAJ PARTE HIBRIDA PROGRAMO

Sabate la 6-an de aŭgusto 2022 komenciĝis la 107-a Universala Kongreso en Montrealo kun 837 aliĝintoj el 56 landoj. La unua programero estis la kunsido de la Komitato, kiu unuafoje okazis hibride, kun preskaŭ 40 komitatanoj, ĉ. duono surloke kaj duono defore. La Komitato elektis ok-kapan novan estraron de UEA, kun prezidanto Duncan Charters, unua vicprezidanto Fernando Maja, dua vicprezidanto Amri Wandel kaj Ĝenerala Sekretario Aleks Kadar. La ceteraj estraranoj estas Aurora Bute, François Lo Jacomo, Jérémie Sabiyumva, So Jinsu.

La tuta scienca programo estas hibrida, do oni povas ankaŭ defore sekvi la sciencajn parton de la kongreso per Zoom. La prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato kaj Scienca Kafejo estos vive elsendataj, same kiel la komitataj kunsidoj de UEA. Laŭplane la prelegoj ankaŭ estos registrataj. Detala programo de IKU troviĝas en la kongresa libro uea.org/kongresoj/UK/2022.

La loka tempo de la kongresa programo estas UTC minus 4 (ekzemple 13:00 en Montrealo estas 17:00 UTC).

Aldone al la sep IKU-prelegoj kaj la 4 komitataj kunsidoj hibridaj programeroj de la 107-a UK estas: la IKU-inaŭguro (Dimanĉe 7.8 13:00), la Faka Forumo (Lunde 8.8 12:30), la ok prelegoj de la Scienca Kafejo (Marde 9.8 9:00 kaj Jaŭde 11.8 13:00), la Esperantologia Konferenco (Ĵaŭde 11.8 09:00-18:00) kaj la Scienca Forumo (Vendrede 12.8 15:00). La Zoom-adreso por la scienca programo: huji.zoom.us/j/7508982919.

La 260-paga IKU-libro kun 20 tekstoj kaj resumoj estas aĉetebla en la kongresa Libroservo kaj ĉe la prelegoj por la speciala dumkongresa prezo de 21 $CAD.