Deklaro de la UK en Montrealo

DEKLARO DE LA 107-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN MONTREALO, KANADO

 

La 746 partoprenantoj - el 57 landoj - de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Montrealo, Kanado, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022, traktis la kadran temon “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj.” Per teritoria agnosko en la malferma ceremonio de la Kongreso, ni esprimis nian profundan dankon al la diversaj indiĝenaj nacioj, unuavice la ganjenka popolo (Kanien’kehá:ka, Mohawk), kiuj neniam cedis siajn rajtojn je tiu teritorio, kie ni kunvenis.

 

Per prelegoj, filmoj, diskutrondoj, kaj ankaŭ lingvokurso pri la aniŝinabeka, ni lernis pri la granda diverseco de indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj en Nord-Ameriko kaj tutmonde. Ni konstatis, ke indiĝenaj popoloj ludas gravan rolon en la konservado de naturaj resursoj kaj biologia diverseco, kaj estas portantoj de fundamentaj scioj por nia daŭripova ekzisto sur la Tero. Ni krome aŭdis kiel, malgraŭ multaj baroj kaj atakoj al iliaj rajtoj, tiuj popoloj organiziĝas por daŭre plenumi siajn tradiciajn okupojn, konservi siajn kulturajn praktikojn kaj aserti siajn rajtojn je siaj teroj.

 

Honore al la komenco de la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj (2022-2032), nia Kongreso eldonis novan tradukon en Esperanto de la Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj. Inter la multaj rajtoj agnoskitaj en tiu dokumento, ni aparte atentigas pri Artikolo 13, laŭ kiu “Indiĝenaj popoloj rajtas revivigi, utiligi, evoluigi kaj transdoni al estontaj generacioj siajn historiojn, lingvojn, buŝajn tradiciojn, filozofiojn, skribsistemojn kaj literaturojn, kaj asigni kaj reteni siajn proprajn nomojn por komunumoj, lokoj kaj personoj.” Kiel movado por lingvaj rajtoj, ni esprimas nian fortan subtenon al tiuj principoj.

 

La parolantoj de Esperanto alte taksas la valoron de kultura kaj lingva diverseco kaj  kunlaboras por realigi lingvan demokration en monda skalo. Konforme al tiuj celoj kaj al la informoj kaj ideoj pritraktitaj en ĉi tiu Kongreso, ni deklaras nian solidarecon kaj subtenon al indiĝenaj popoloj en ties streboj por memdetermino, paco, justeco, kaj interkompreniĝo.