SEF havas novan prezidant(in)on!

SEF havas novan prezidant(in)on!

Dum la jarkunveno de Sveda Esperanto-Federacio la 11-an de majo 2018 sur la ŝipo inter Oslo kaj Kopenhago Puff Östling, kiu jam estis estrarano ekde 2013, elektiĝis nova prezidanto post Olof Pettersson, kiu denove fariĝis vicprezidanto.

Restas en la estraro Ann-Louise Åkerlund kiel sekretario, Olof Pettersson kaj Arnulf Naif kiel estraranoj, kaj Jin Guo kiel anstataŭanto. Nova estrarano fariĝis Tatu Lehtilä el Stockholmo kaj nova anstataŭanto Lotta Lauritz el Ersnäs apud Luleå. Tatu dum pluraj jaroj estis prezidanto de la Stokholma klubo, kaj Lotta aktivis en norda Svedio.

Anita Dagmarsdotter estis elektita membro de la Elektoprepara grupo kune kun Siv Burell de Gotenburgo, kaj Soile Lingman de Stokholmo kiel anstataŭanto. Ulrika Hoppe estis elektita revizora anstataŭanto kune kun la reelektitaj Per-Olov Johansson el Malmö kaj Jill Hillford el Helsingborgo.

Ni dankas al la malnova estraro kaj funkciuloj, precipe al Anita kaj Ulrika kiuj forlasas la estraron. Anita jam avertis kiam ŝi fariĝis kasisto antaŭ du jaroj ke tiu periodo estu ŝia lasta kiel estrarano. Ŝi esperantiĝis en sia 17a jaro kaj ĉijare festos sian 80an jariĝon. Dum la jaroj ŝi ofte havis respondecajn kaj funkciulajn rolojn, la lastaj du kiel kasisto sed antaŭ tio dek jaroj kiel nia librotenisto.