ĉiu laŭ sia eblo: Homa ĉeno

ILEI lanĉas grandan retan inform-kampanjon pri Esperanto. Ĝia formo estas originala, eĉ tro originala kompare kun niaj kutimaj varbiloj, sed pro tio espereble pli okulfrapa. ILEI nomas ĝin “la Granda Homa Ĉeno”, laŭ ideo de nia membro Max Garcia. Per filmeto de homoj, kiuj formas homan virtualan ĉenon tra la tuta mondo oni simbole prezentas la celon de Esperanto kunigi la homaron en paco. Ĉiuj homoj rajtas partopreni, junaj, maljunaj, inaj, viraj, esperantistaj, neesperantistaj.

Bonvolu rigardi la unuan epizodon de la ĉeno, kiu jam atingis la trian kaj baldaŭ atingos la kvaran:

https://www.youtube.com/watch?v=bPVxzp1Iw_M&t=70s

kaj poste partoprenu. Filmu vin mem, ne estas malfacile. Ankaŭ mi sukcesis fari. Jen konsiloj pri la kielo:

Registru vin per STABILA, HORIZONTALA kamerao, telefono, komputilo, ktp. Plej bone, la formato de via filmo estu MP4.

Paŝo 1: Ekfilmu, kaj Rigardu dekstren.

Paŝo 2: Entendu vian dekstran brakon ĝis la mano malaperos el la ekrano/kadro.

Prenu vian elektitan objekton en la manon. Helpas se nevidebla persono metas ĝin en vian manon.

Objektoj ligitaj al Esperanto kaj al instruado/lernado estas bonvenaj, sed ĉia interesa objekto funkcios.

Paŝo 3: Portu vian objekton en la ekranon, rigardu ĝin, kaj reagu al ĝi.

Paŝo 4: Montru la objekton al la spektantaro, metu la objekton en vian maldestran manon.

Paŝo 5: Rigardu maldekstren, kvazaŭ vi rigardas al alia persono

(Helpas, se ja estas tie vera persono.)

Paŝo 6: Etendu vian maldekstran brakon tiel ke la mano kaj la objekto malaperu el la ekrano/kadro.

Paŝo 7: Finu vian filmeton kaj sendu ĝin al 

 Se ĝi ne estas peza, vi povas sendi rekte aldone al ret-mesaĝo. Alimaniere, vi povas uzi servojn kiel wetransfer.com por senpage sendi pli pezajn dosierojn.

Redaktadon/poluradon/muntadon de via filmeto faros Max Garcia kaj ILEI.

Via filmeto daŭru proksimume 10 – 20 sekundojn. 

Amike 

Renato Corsetti

https://www.youtube.com/watch?v=bPVxzp1Iw_M&t=70s&authuser=0