Imitinda lingvistika priskribo de Esperanto

Redakcio

okt 25

Nun ekzistas anglalingva libro, kiu povas konvinki profesian lingviston, ke estas fruktodone kaj interese esplori Esperanton kaj precipe ĝian uzon per la ordinaraj lingvistikaj metodoj uzataj por la studo de la tiel nomataj naturaj lingvoj. Tion konstatas en sia recenzo Jouko Lindstedt. Sed la libro evidente estas interesa ankaŭ por esperantistoj.

Fiedler, Sabine & Brosch, Cyril Robert. 2022. Esperanto – Lingua Franca and Language Community [Esperanto – interlingvo kaj lingva komunumo]. (Studies in World Language Problems 10.) Amsterdam / Philadelphia: John Benjamins. 20 + 430 paĝoj.

(Bita versio de la libro estas libere deŝutebla el la reto.)


KONKLUDE

Nun ekzistas libro, kiun oni povas enmanigi al profesia lingvisto, kaj tiu (espereble superante siajn eventualajn antaŭjuĝojn) povas konvinkiĝi, ke estas fruktodone kaj interese esplori la strukturon kaj precipe la uzon de Esperanto per metodoj, kiujn oni evoluigis por la studo de la tiel nomataj naturaj lingvoj. Krome, ĉiu lingvisto-esperantologo devas legi ĉi tiun libron kaj strebi al la sama alta kvalito!

(Fragmento de recenso far Jouko Lindstedt. Legu la tuton en Libera Folio.)

Ann-Louise