Skandinavaj junuloj ĉe kongreso

Skandinavaj junuloj ĉe kongreso

Vi verŝajne aŭdis pri la surŝipa renkontiĝo, aranĝita por festi la 100-jaran jubileon de la unua Skandinava Esperantokongreso. Sep junuloj partoprenis - tri el Danio kaj kvar el Svedio.

Ni trovis similecojn kaj malsamecojn en la junulkulturoj de niaj landoj, ekzemple pri kartludoj kaj ekzameniĝfestado. Dum alia internacia renkontiĝo mi rimarkis ke la reguloj de Uno varias en Eŭropaj landoj. Nun mi scias ke eĉ danoj kaj svedoj malfacile konsentas pri tio. Do ni anstataŭe ludis hombingon, kvizon, Codenames kaj Dobble. Ni ne estis vestaĵe priparitaj por tiom bela vetero sed ĝuis la sunan antaŭtagmezon en Oslo. Estis mia unua vizito en Norvegio, kaj mi fieras ke mi sukcesis komuniki kun glaciaĵvendisto sen utiligi la anglan. Interne ni, kiel esperantistoj el la Duolingo-epoko, glate uzis Esperanton. Dankon al ĉiuj organizantoj de la Skandinava Kongreso pro interesa ideo kaj bona planado!

Iam dum la sekva printempo DEJO kaj la junulgrupo de Svedio pripensas fari kunlaboran junulan renkontiĝon. Ni invitos ankaŭ junulojn el aliaj nordiaj landoj. Kiel montris al mi Amikumu, estas multaj junaj lernantoj de Esperanto en niaj najbaraj landoj.

Ingrid Antonia