Kurso subtekstigo en Esperanto

Subtekstigo de filmoj en Esperanto

Subtekstigo de fremdlingvaj filmoj en Esperanto estas hobio relative ofta inter la esperantistaro. Ekzistas kelkaj grupoj kaj pluraj dekoj da individuoj, kiuj okupiĝas pri tradukado de subtekstoj por filmoj en esperanton. Tiel tradukitaj filmoj povus poste esti montrataj dum esperantistaj kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj de esperantistoj.

Projekciado de subtektigitaj filmoj en Esperanto fariĝis unu el la kernaj kaj nemalhaveblaj programpartoj ekzemple de la Internacia Junulara Kongreso aŭ de la Internacia Seminario.

Esperantlingva subtekstigo ebligas al la spektantoj malkovri per la internacia lingvo ĉefe tiajn filmojn, kiuj fariĝis famegaj en sia lando, sed bedaŭrinde neniam sukcesis atingi la kinejojn en iuj aliaj landoj. Tamen oni ofte esperantigas per subtekstigo ankaŭ mondkonatajn filmojn, kiuj jam estis subtekstigitaj aŭ dublitaj en plurajn lingvojn, kaj poste spektas ilin simple pro la ĝuo de tio kaj la ebleco spekti kaj poste diskuti ilian enhavon kun homoj de aliaj landoj, kulturoj, vidmanieroj kaj gepatraj lingvoj.


Herman Dekeŭnink pere de Renato Corsetti


 Kurso subtekstigo en Esperanto, ĉu eblus estonte? https://www.su.se/sok-kurser-och-program/tta631-1.597089