100a Germana Esperanto-Kongreso 2023 en Brauanschweig

100-a Germana Esperanto-Kongreso 2023

La Germana Esperanto-Kongreso okazos venontjare en Braunschweig. Ĝi estas la 100-aa, do jubilea kongreso (ankaŭ la 1-a jam okazis en Braunschweig en 1906). kaj havos la ĝeneralan temon "Amikoj tutmonde". Ĉu en via asocio estas iuj kandidatoj kiuj povus oferti kontribuon (prelegon, prezentaĵon, diskuton, ...) al la programo de la kongreso? Ankaŭ interesaj estas kulturaj programeroj (koncertoj, teatro, ...).

Ĉiujn (ĝis nun konatajn) detalojn pri la kongreso vi trovas en nia kongresa retpaĝaro: https://www.esperanto.de/eo/gek2023.

Bedaŭrinde nia buĝeto ne permesas pagi honorariojn kaj vojaĝkostojn al niaj kontribuantoj. Kiel bazon ni ofertas rabaton al la partoprenkostoj de 100 € por unufoja programkontribuo, por pli ampleksaj kontribuoj laŭ interkonsento pli.


Franz Kruse