Festu la Zamenhof-tagon spektante teatron "1910" en JuTubo!

Festu la Zamenhof-tagon spektante teatron "1910" en JuTubo!

Nova filmo de teatro nomata 1910 publikiĝos en JuTubo la 15an de Decembro. La filmo longas je 1 horo kaj 8 minutoj. Informas la kanalo "Exploring Esperanto" en JuTubo (en la angla) ke temas pri altkvalita filmado uzante kvar kameraojn, kaj la redaktado momente okazas.

Eblas legi pri Ĵenja Amis, la aŭtorino de la teatro, ĉe Sezonoj. Pri la bildo: Montrealo: Alena Adler (Mary) kaj Garry Evans (s-ro Mann) en la premiera surscenigo de la teatraĵo “1910”, verkita de Ĵenja Amis (Foto: John Huang)

Tiuj kiuj volas subteni tiun ĉi laboron, kio meritas havi sian nomon en la filmo mem, povas fari tion ĝis la 11an de Decembro. Alikaze vi malfruiĝos. Se vi pretas subteni la filmprojekton, bonvolu viziti Patreon.com por fariĝi patrono de Exploring Esperanto, aŭ pagu per VenmoPayPal. Vidu la varbfilmeton en Jutubo por lerni pli.

Informas Exploring Esperanto (tradukata de la angla): "Tiu ĉi teatro (kaj ties filmo) estas monumenta atingo arkivigante kaj montrante fascinajn partojn de la Esperanto historio, kaj ankaŭ por amuziĝi homojn per originala rakonto en tiu ĉi lingvo. Ni antaŭvidas kunigi ĝin al la tuta mondo senkoste kaj via donacemo ebligis tion."

La projekto unue turnas sin al parolantoj de la angla. Tamen la ideo povus esti entuziasmiga ankaŭ al ni en Svedio.