BET-57 en Ventspils, Latvio

Bonvenon al BET-57 – la plej favora aliĝperiodo ĝis la 31-a de marto



De la 15-a ĝis la 22-a de julio 2023 en la havenurbo Ventspils en Latvio okazos la 57-aj 
Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-57). 

Baltiaj Esperanto-Tagoj laŭvice okazantaj en Latvio, Estonio kaj Litovio jam ekde 1959 estas la plej signifa Esperanto aranĝo de tiu regiono kaj jam delonge ĝin partoprenas ne nur esperantistoj el tri Baltiaj ŝtatoj kaj apudaj landoj, sed el multaj aliaj Eŭropaj landoj kaj eĉ el aliaj kontinentoj.

Ĉi-jare denove estas vico de Latvio kaj Latvia Esperanto-Asocio elektis Ventspils kiel urbon de BET-57. Ĝi estas  unu el la plej prosperaj urboj de Latvio, populara turisma centro kaj ripozloko ĉe Baltia maro. Ventspils estas la sesa plej granda urbo de Latvio (pli ol 37 mil da loĝantoj), situas 188 kilometrojn far de la ĉefurbo Rigo en la nordokcidenta parto de Latvio ĉe la enfluejo de rivero Venta en Baltian maron. 

BET-57 funkcios en ejoj de la Teknika Lernejo de Ventspils, partoprenantoj loĝos en la Studenta hotelo de lernejo. Estas planata organizita matenmanĝo kaj tagmanĝo, sed vespermanĝon eblos ĝui en la multnombraj kafejoj kaj restoracioj de la urbo.

La programo de BET tradicie enhavos diversnivelajn Esperanto-kursojn, enkondukan kurson en latvan lingvon, Someran Universitaton, AMO-seminarion, vastan kulturan programon, duontagajn kaj tuttagan ekskursojn, kvizojn, kantojn, dancojn k. a. aranĝojn.

Pli detalan informon pri BET-57 kaj la retan aliĝilon trovu en hejmpaĝo de Latvia Esperanto-Asocio www.esperanto.lv 

Bonvenon al la 57-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, bonvenon al Latvio! 

 

Margarita Želve

Prezidantino de Latvia Esperanto-Asocio