Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Torino

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1099
2023-03-25


INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO (IKU) EN TORINO – PLEJ RIĈA PROGRAMO POST 2015

La 76-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kune kun la ligita Scienca Kafejo (SK) okazontaj dum la UK en Torino ofertos pli ol 20 prelegojn, preskaŭ same kiel la rekorda IKU en Lillo. Kiel en Montrealo, ankaŭ la IKU- kaj SK-prelegoj en Torino estos hibridaj kaj registritaj.

Post pluraj magraj jaroj pro la pandemio, la ĉi-jara rikolto de la Internacia Kongresa Universitato denove superis dudekon da altkvalitaj proponoj, el kiuj la 5-persona IKU-komisiono (Sabine Fiedler, Jingen Wen, Hans Michael Maitzen, Jose Antonio Vergara kaj Amri Wandel) rekomendis naŭ por IKU (el ili 3 AIS-kursoj) kaj dek por Scienca Kafejo. La Estraro de UEA aprobis la proponon kaj tiuokaze akceptis sesan membron en la IKU-komisiono: prof. Grant Goodall, lingvisto en la universitato de Kalifornio en San Diego, Usono. Li anstataŭos Humphrey Tonkin kiu finis sian multjaran deĵoron en la IKU-komisiono antaŭ kelkaj jaroj.

La distribuo de temoj: 4 pri fiziko, kemio aŭ astronomio, 3 pri lingvistiko, 3 pri Esperantologio, 2 pri literaturo. El la 8 ceteraj prelegoj 2 estas pri natursciencoj (ekologio kaj robotiko) kaj la aliaj pri sociaj sciencoj. Ĉiuj temoj kaj prelegantoj aperas en la suba tabelo. Ĉiuj resumoj estas videblaj en la IKU-paĝo: https://uea.org/teko/IKU/2023. La plenaj tekstoj de ĉiuj prelegoj aperos en la tradicia IKU-libro, kiu estos havebla jam dum la 100a Germana Esperanto-Kongreso fine de majo, kaj kompreneble en Torino.

Aldone okazos en Torino la disdono de Premio Pirlot, por la plej bonaj sciencaj libroj, artikoloj kaj prelegoj en la lastaj jaroj. Estos aljuĝataj ĝis tri premioj en ĉiu branĉo. La sumo de premioj estos ĉ. 500 Eŭroj. Proponojn bv. sendi al  ĝis la fino de junio 2023. Eblas aliĝi al la 108-a UK Torino ĝis 31-a de marto dum la dua aliĝperiodo: https://uk.esperanto.net/2023/

Preleganto

Temo

Tipo

Titolo

Baláž Peter

Robotiko

SK1

Robotoj alvenas: aŭtomatigo, artefarita intelekto, minaco de senlabora estonto

Barandowská-Frank Vera

Lingvistiko

IKU

Internacia kunfluo de valoroj: Torino kaj Academia pro Interlingua

Butan Maria

Psikologio

SK2

La Atendo - lernenda leciono

Dawson Chris

Politiko

SK2

Nuntempaj projektoj kaj ŝancoj de mondregeco

Eckert Denis

Esperantologio

SK2

La unuaj manlibroj kaj vortaroj de la Esperanto-movado

Fontaine Joel

Fiziko

SK2

Danĝera lumo

Goes Heidi

Lingvistiko

AIS

La kikonga lingvaro

Goodall Grant

Lingvistiko

IKU

Reguleco kaj nereguleco en la homa lingvo

Jacobsen Jesper

Fiziko

AIS

Kvantuma interplektiteco: la mistera gluo de la kvantuma mondo

Labrie Gabriel

Sociologio

AIS

Lingva pejzaĝo en lingve diversecaj urboj: esplorkampo de socilingvistiko

Lindstedt Jouko

Literaturo

SK1

G. J. Ramstedt kaj liaj memoraĵoj el Azio

Lo Jacomo François

Matematiko

SK2

La matematikaj kalkuliloj

Pennacchietti Fabrizio

Esperantologio

IKU

La DNA de Esperanto

Raola Orlando

Kemio

SK1

Fizikaj kaj kemiaj karakterizoj de gemoj

So Gilsu

Ekologio

IKU

Klimata Ŝanĝo kaj Hidrogena Ekonomio

Tarracchini Ermanno

Pedagogio

SK1

De la pedagogio ĝis la neŭropedagogio

Tonkin Humphrey

Literaturo

IKU

Boulton – Ŝekspiro – Koriolano

Tuider Bernhard

Esperantologio

SK1

La arkivo de Universala Esperanto Asocio

Wandel Amri

Astronomio

IKU

Novaĵoj pri la Serĉo de Ekstertera Vivo: eksterplanedoj, NIFO-j kaj SETI