Ĉu vi volas kunlabori pri kulturaj interŝanĝoj?

Saluton, karaj samideanoj 


Mi estas Selena el la Esperanto-Redakcio de Ĉina Komunikila Grupo (antaŭe Ĉina Radio Internacia) kaj vi povas koni nin kaj niajn programerojn en www.facebook.com/criesperantoesperanto.cri.cn.


Ni estas amaskomunikilo, kiu konigas la mondon per Esperanto. Mi skribas al vi por trovi oportunon de kunlaboro inter via asocio kaj nia redakcio kun variaj temoj, inkluzive de Esperanto, kulturaj interŝanĝoj ktp.


Mi petas vin rekomendi unu aŭ du samideanojn, kiuj interesiĝas pri kultura interŝanĝo kaj volas diskonigi la mondon per Esperanto kaj propra nacia lingvo. 


La formo de la kunlaboro povas esti esperantigi la svedajn artikolojn, aŭ traduki esperantajn enhavojn de nia paĝo al via nacia lingvo. La temo ne sin limigas en interŝanĝoj inter la du landoj kaj esperantujo, sed povas esti pli inkluziveca pri kulturo, eduko, scienco, ktp. 


Nia paĝo ankaŭ volas diskonigi viajn enhavojn al ĉinaj retanoj kaj alilandaj esperantistoj. La kunlaboro povas esti inter la du institucioj aŭ inter volontuloj. 


Antaŭe ni jam faris similan kunlaboron kun UEA, ILEI, TEJO kaj aliaj esperantistoj. Jen estas iuj ekzemploj:  


https://www.facebook.com/criesperanto/videos/1985408264987877/

Mi esperas, ke tio estas bona komenco por plua kunlaboro estonte.


Kore salutas kaj dankas

Selena, estrino de Esperanto-Redakcio