Tri nunaj specialaj internaciaj, enretaj kursoj en JU.

La Jagelona Universitato proponas dusemajnan, malmutekostan (34 eŭroj) lingvan kurson, je meza nivelo. Se iu iam volis scii, kiel oni lernas en la kursoj de ĉi tiu universitato, nun povas sperti iom da lernado. Okazos tri 3-horaj renkontiĝoj. La studado komenciĝos nun kaj daŭros ĝis la fino de majo. Bv. peti pli da informoj, skribante al:  esperanto.instruado.jag.univ.pl(ĉe)gmail.com .

Kurso 1 Eraroj ne estas pekoj, sed… korektu ilin! 

 Kurso 2 Kurso por verkistoj kaj aliaj verkemuloj

Kurso 3 Kurso por ĵurnalistoj


Maria Majerczak
Gvidantino de la Esperanto-instruado kaj -agado
en la Jagelona Universitato, Krakovo, Pollando